Amsterdam/o

Amsterdamo  

GEOGPIV1
Ĉefurbo de Nederlando, en la provinco Nord-Holando (4˚54'E, 52˚22'N): Van Gogh estis murdita la 2an de novembro, matene, plenpublike kaj surstrate, en Amsterdamo [1]; tra la 1950aj jaroj Bollmann do mapis per sama metodo Amsterdamon, Kolonjon kaj dudekon da pliaj urboj [2]; la nova ministro pri eksterlandaj aferoj […] promesis, ke Britio senrezerve subskribos en Amsterdamo la t.n. socian ĉarton, kiu garantias i.a. minimumajn dungito-rajtojn [3].
1. Monato, Gerrit Berveling: Timo kaj necerteco?, 2005
2. Monato, István Ertl: Perspektivoj el rubujo, 2011
3. Paul Gubbins: Velura revolucio , Monato, n-ro 06/1997
angle:
Amsterdam
beloruse:
Амстэрдам
ĉeĥe:
Amsterodam
france:
Amsterdam
germane:
Amsterdam
greke:
Άμστερνταμ
hispane:
Amsterdam
hungare:
Amszterdam
katalune:
Amsterdam
latine:
Amstelodamum
malaje:
Amsterdam
nederlande:
Amsterdam
perse:
آمستردام
pole:
Amsterdam
portugale:
Amesterdão, Amsterdão, Amsterdã
ruse:
Амстердам
skotgaele:
Amstardam
slovake:
Amsterdam
svede:
Amsterdam

administraj notoj