2amulet/o

amuleto

Objekto, kiu, per supozata magia efiko, ŝirmas la portanton kontraŭ danĝero, malsano, sorĉo, ktp.: ĉi tiu ora ŝildo, inkrustita per multekostaj ŝtonoj, havis, krom granda mona valoro, forton de l' amuleto [1]; tri oraj amuletoj kun bildo de la diino Astarte [2]; oficiro, kovrita de amuletoj [3]; li faru al li amuleton, ke liaj aferoj sukcesu [4]; ĉirkaŭ lia kolo pendis ĉe ĉeno granda ora amuleto, sur kiu estis videblaj du serpentoj, hela kaj malhela, kiuj sin reciproke mordis en la voston kaj formis ovrondon [5]. VD:fetiĉo2; talismano
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 17a
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 25a
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 4a
4. Monato, Gbeglo Koffi: Ventreligio, dua r aldoniĝu
5. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
angle:
amulet, talisman, mojo
beloruse:
амулет
ĉeĥe:
amulet
ĉine:
桃符 [táofú]
france:
amulette
germane:
Amulett, Talisman
hebree:
קָמִיעַ
hispane:
amuleto
hungare:
amulett
japane:
お守り [おもり], 護符 [ごふ]
nederlande:
amulet, talisman
pole:
amulet, talizman
ruse:
амулет, ладанка, талисман
slovake:
talizman, amulet
tibete:
གའུ་
ukraine:
амулет, талісман, оберіг

administraj notoj