tradukoj: be bg ca cs de en fr hu nl pl pt ru sk sv

2talisman/o MT

talismano  

Objekto, kiun oni kredas kapabla magie alporti feliĉon, ŝirmi kontraŭ malfeliĉo aŭ produkti mirindajn efikojn; amuleto: la Sinjoro forigos […] la parfumujojn kaj la talismanojn [1]; Pentuer levis alten sian brilantan talismanon kaj faris per ĝi kelke da signoj en la aero [2]; vi, kiu portas sur via brusto nian plej altan talismanon, ĉu vi povas supozi, ke Fenicianoj faras ion por via malutilo [3]? Gedewon (Etiopio) desegnas serion de talismanoj por kuraci la korpon kaj animon [4]; ili do ricevas talismanon, entranĉon en la haŭton, aŭ sorĉon por fariĝi nevenkeblaj [5]; la Barbie-pupo unue estis talismano de vira klubo kaj nur poste ricevis sian nomon [6]. VD:fetiĉo, superstiĉo.

tradukoj

anglaj

~o: talisman.

belorusaj

~o: талісман.

bulgaraj

~o: талисман.

ĉeĥaj

~o: talisman.

francaj

~o: talisman.

germanaj

~o: Talisman.

hungaraj

~o: talizmán.

katalunaj

~o: talismà.

nederlandaj

~o: talisman.

polaj

~o: talizman.

portugalaj

~o: talismã.

rusaj

~o: талисман.

slovakaj

~o: talizman.

svedaj

~o: talisman.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 3:20
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
4. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako
5. Monato, Jean-Louis Madzella/pg: Ĝemeloj kaj goriloj
6. Monato, Saliko: Ludilmuzeo de Helsinko


ℛevo | datumprotekto | talism.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.19 2018/09/03 19:10:17