And/oj

Andoj  

GEOG
Granda montaro etendiĝanta laŭlonge de la okcidenta bordo de Sudameriko de Venezuelo ĝis Ĉilio: malvarmaj kaj sekaj zonoj en Andoj, situantaj je alteco inter 3000 kaj 5000 m super la marnivelo [1]; unika fervojlinio […] komenciĝas en urbo Salta, supreniras ĝis 4250 metroj, trapasas Andojn kaj atingas fine la ĉilian havenurbon Antofagasta ĉe la Pacifika Oceano [2]; alpako estas besto, kiu vivas en grandaj aroj en la altebenaĵoj de la Andoj, de 3500 ĝis 5000 metrojn super marnivelo [3].
angle:
Andes
france:
Cordillère des Andes
germane:
Anden

administraj notoj