*7angl/o

anglo

1.
Loĝanto de Anglujo: la jura konsilisto, kiu havis tre bone en la memoro la okazintaĵojn de la jaro 1801, bonege subtenis la insultadon kontraŭ la angloj [1]; en la ĉambro troviĝis multe da fremduloj, ĉevalkomercistoj, bovkomercistoj kaj ankaŭ du angloj, kaj ĉi tiuj ĉiuj estas tiel riĉaj ke iliaj poŝoj disŝiriĝas de la multego da oraj moneroj [2]; oni parolis pri la najbaroj, la Angloj kaj Skotoj [3].
2.
Homo kun angla nacieco: tutajn jarojn devas uzi franco aŭ anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo [4]; hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo sur Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj [5].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
4. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer, 1905
angle:
English person, Englishman, Englishwoman
beloruse:
англічанін, ангелец
bretone:
Saoz
bulgare:
англичанин
ĉeĥe:
Angličan
france:
Anglais (subst.)
germane:
Engländer 1. Engländer 2. Engländer, Angelsachse
hebree:
אנגלי
hispane:
inglés
hungare:
angol
ide:
Angliano, Anglo
japane:
イギリス人 [イギリスじん], イングランド人 [イングランドじん]
katalune:
anglés (subst.)
nederlande:
Engelsman
pole:
Anglik
portugale:
inglês
rumane:
englez
ruse:
англичанин
slovake:
Angličan
svede:
engelsman
tibete:
དབྱིན་ཇིའི་མི་
tokipone:
jan pi ma Inli
ukraine:
англієць
volapuke:
Linglänan

angla

Rilatanta al angloj, ilia nacieco, lingvo aŭ lando: li ne estis amanto de la anglaj romanoj pri guvernantinoj [6]; la dua oficiala lingvo estas la angla, la kolonia lingvo [7]; la angla estas la komerca lingvo kaj la malaja estas la ŝtata lingvo [8]; sole en Kebekio la kebekianoj etne formas integran nacion regatan tamen de anglo-saksa reĝimo [9]; spuroj de tiu malnova sistemo troviĝas ankoraŭ en kelkaj nekeltaj eŭropaj lingvoj, ekzemple en la franca kaj dana kaj en biblia angla [10]; en 1833 la angla fizikisto Charles Wheatstone realigis la unuan aparaton por imiti la duokulan vidmanieron [11]; la kontraŭuloj de nia ideo konstante ripetadis, ke la Angle parolantaj popoloj neniam al ni aliĝos [12].
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
7. Monato, n-ro 01/1994, Malajzio ‐ Multlingveco
8. Monato, n-ro 01/1994, Malajzio ‐ Multlingveco
9. Monato, n-ro 01/1994, Kanado ‐ Modernaj sklavoj
10. Monato, n-ro 11/1993, Matematiko ‐ Nova gaela numerala sistemo
11. Monato, n-ro 01/1995, Stereogramoj ‐ La modo de fiksokuloj
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge, 1907
angle:
English
beloruse:
ангельскі
bretone:
saoz, saoznek [rilate al la lingvo]
bulgare:
английски
ĉeĥe:
angličtina
ĉine:
会说英语 [huìshuōyīngyǔ], 會說英語 [huìshuōyīngyǔ]
france:
anglais (adj.)
germane:
englisch
hebree:
אנגלית
hispane:
inglés
hungare:
angol
ide:
Angliana, Angla
japane:
イギリスの [いぎりすの], 英語の [えいごの]
katalune:
anglés (adj.)
nederlande:
Engels
okcidentfrise:
Ingelsk
pole:
angielski
portugale:
inglês
rumane:
englez
ruse:
английский
slovake:
anglický, angličtina
svede:
engelsk
tibete:
དབྱིན་ཇིའི་སྐད་
tokipone:
pi ma Inli
ukraine:
англійський
volapuke:
Linglänik

elangligi

Traduki el la angla lingvo: nur post 1904 komenciĝis iom regula eldonado de elangligitaj tradukaĵoj [13]; UEA […] devus zorgi pri pli klara elangligo [14]; jam mankas la vortprovizo en plejparto de naciaj lingvoj, kaj […] kutime oni uzas ĉu la anglan, ĉu elangligitaĵon [15].
beloruse:
перакладаць з ангельскай
germane:
aus dem Englischen übersetzen

Anglujo

GEOG Suda parto de Britujo limanta norde al Skotlando kaj okcidente al Kimrujo; foje subkomprenante tutan Britujon: Anglujo, Germanujo kaj Francujo alsendis reprezentantojn [16]; inter la kuprahavaj rokoj de Fahlun kaj en la karbominejoj de Anglujo oni aŭdas la frapadon de ĝiaj flugiloj [17]; tutan tagon daŭras la restado, tiom multe da tempo la multeokupita generacio dediĉas al la grandaj Anglujo kaj Skotujo [18]; kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kuradis kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Eŭropo instruitaj homoj skribadis ankoraŭ profundapensajn traktatojn pri tio, ke konstruado de lokomotivoj estas ne ebla [19]. SIN:Anglio
URL:AdE: Listo de Rekomendataj Landnomoj
afrikanse:
Engeland
angle:
England
beloruse:
Англія
bretone:
Bro-Saoz
bulgare:
Англия
ĉeĥe:
Anglicko
france:
Angleterre
germane:
England
hispane:
Inglaterra
hungare:
Anglia
ide:
Anglia
indonezie:
Inggris
katalune:
Anglaterra
nederlande:
Engeland
okcidentfrise:
Ingelân
pole:
Anglia
portugale:
Inglaterra
rumane:
Anglia
ruse:
Англия
slovake:
Anglicko
svede:
England
tibete:
དབྱིན་ཇི་n
tokipone:
ma Inli
volapuke:
Linglän

praangla

HISLIN Rilata al la praaj angloj (ĝermana tribo), precipe al ilia lingvo: „ĉu la angla ne devenas de la praangla?“ [20].
20. Otto PRYTZ: Ĉu la angla ne devenas de la praangla?Monato
angle:
Anglian
beloruse:
праангельскі
germane:
urenglisch
pole:
anglikański
rumane:
anglican
ruse:
относящийся к англам

Anglalingvujo

POLLIN
1.
La aro da landoj kie la angla lingvo estas oficiala kaj aŭ parolata de la enloĝantoj kiel lingvo gepatra kaj ĉiutaga: La vokalo de GOAT trapasis diversajn fonetikajn ŝanĝojn en diversaj partoj de Anglalingvujo [21].
2.
La tuto da lokoj, institucioj, aranĝoj kie la angla funkcias kiel la ĉefa lingvo de komunikado: La reta popolo iom post iom lingve diversiĝas kaj forlasas Anglalingvujon [22].
21. John Wells: La Liverpola prononco, La Brita Esperantisto, aŭtuno 2008.
22. Slavik Ivanov: Interreto: ĉiam malpli angla, La Ondo de Esperanto, 2002:12
angle:
English-speaking world
beloruse:
англамоўны абшар
ruse:
англофоны 1. страны английского языка, Англосфера

administraj notoj

pra~a: Mankas dua fontindiko.