9brit/o PIV1

9brito [1]

1.
HIS Ano de kelta popolo, kiu loĝis en Britio2 antaŭ kaj dum la Romia konkero, kaj donis sian nomon al la insulo kaj la lando (Britujo): la britoj parolis lingvon parencan al la nuna kimra, kaj ilia teritorio inkluzivis, krom Anglio kaj Kimrio, ankaŭ kelkajn partojn de suda kaj centra Skotlando [2].
2.
Britujano, ŝtatano de Britujo: la 6an de junio celebros britoj ‐ kune kun francoj, usonanoj, k.a. ‐ la 50an datrevenon de la alianca invado en Francion, kiu liberigis Eŭropon de sub nazia jugo, britoj jam celebris la 25an, la 40an, la 45an datrevenojn, ĉar al britoj plaĉas eventoj, kiuj memorigas pri militista sukceso [3].
1. Akademio de Esperanto: 9a Oficiala Aldono, brit/o
2. Lingvoj en Skotlando, Esperanto Asocio de Skotlando
3. P. Gubbins: Reviviĝas la fantomoj ‐ de 1944, Monato, 1994:05
angle:
1. Briton 2. Britisher, Brit
beloruse:
1. брыт 2. брытанец
bulgare:
британец
france:
Breton insulaire
germane:
Brite
hebree:
בריטי
hispane:
1. británico
hungare:
1. brit 2. nagy-britanniai
japane:
イギリス人 [イギリスじん], イギリス国民 [いぎりすこくみん]
nederlande:
Brit
okcidentfrise:
Brit
pole:
1. bryt 2. Brytyjczyk
portugale:
bretão
ruse:
1. бритт 2. британец
slovake:
Brit
ukraine:
британець

brita

1.
Rilata al britoj1: la brita lingvo estas unu el la keltaj lingvoj.
2.
Rilata al britoj2 aŭ ilia ŝtato: mi havas nun la okazon saluti la britan popolon en ĝia granda ĉefurbo [4]; neniu el ni forgesis kiel amike ni estis akceptitaj en la britaj urboj Folkestone kaj Dover [5]; britaj kaj usonaj aviadiloj neniige bombardis Dresdenon [6]; la dato markis la finon ne nur de brita, sed ankaŭ de eŭropa influo [7].
3.
Rilata al la Brita Insularo: la britaj insuloj.
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
6. S. Maul: El mia vidpunkto, Monato, 1995:03
7. P. Gubbins: Reviviĝas la fantomoj ‐ de 1944, Monato, 1994:05
angle:
1. Brittonic 2. British 3. British
beloruse:
1. брыцкі 2. брытанскі 3. брытанскі
france:
britannique (adj.)
germane:
britisch
hebree:
בריטי
hispane:
3. británico
hungare:
1. brit 2. nagy-britanniai
japane:
イギリス国民の [いぎりすこくみんの]
nederlande:
Brits
okcidentfrise:
Britsk
pole:
2. brytyjski 3. Wielkiej Brytanii {A}
portugale:
bretão, inglês
ruse:
1. бриттский 2. британский 3. британский
slovake:
britský
ukraine:
британський

9Britujo PIV1

GEOG Insula ŝtato situanta en okcidenta Eŭropo, norde de Francujo kaj oriente de Irlando, ĉirkaŭita de Atlantiko kaj Norda Maro: li revenis kun riĉa militakiraĵo de la Galla bordo, kie la popolo same kiel en Britujo kun timego kantadis „Liberigu nin Dio de l' sovaĝaj Normandoj“ [8]; ni kongresas nun en glora universitata urbo de Granda Britujo [9].
SIN:Britio
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
angle:
Great Britain
beloruse:
Вялікабрытанія, Вялікая Брытанія
ĉine:
[yīng], 大不列顚 [dàbùlièdiān], 不列顛 [búlièdiān]
dane:
Storbritannien
france:
Grande Bretagne
germane:
Großbritannien
hispane:
Gran Bretaña
hungare:
Nagy-Britannia
nederlande:
Groot-Brittannië
okcidentfrise:
Grut-Brittanje
pole:
Wielka Brytania
portugale:
Reino Unido, Grã Bretanha
ruse:
Великобритания
slovake:
Veľká Británia

britujano

Loĝanto de Britujo, i.a. anglo, skoto, kimro.
angle:
Brit, Briton, Britisher
beloruse:
брытанец
france:
Britannique (subst.)
hungare:
nagy-britanniai
nederlande:
Brit
okcidentfrise:
Brit
pole:
Brytyjczyk
ruse:
британец
slovake:
Brit

Brita Insularo

GEOG Insularo sidanta sur la nordokcidenta eŭropa submara kontinentrando kaj konsistanta el la du precipaj insuloj Britio kaj Irlando, kaj la Manikinsuloj apud Francio, Manksinsulo kaj pliaj malgrandaj.
angle:
British Islands
beloruse:
Брытанскія астравы
ĉine:
不列顛群島 [bùlièdiānqúndǎo]
france:
Iles britanniques
germane:
Britische Inseln
hispane:
Islas Británicas
hungare:
Brit-szigetek
pole:
Wyspy Brytyjskie
ruse:
Британские острова

administraj notoj

~ujano: Mankas dua fontindiko.
~ujano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
B~a Insularo: Mankas dua fontindiko.
B~a Insularo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.