6angor/o PV

angoro

Malsaneca sento de sufoko kun korpremateco: tago de malĝojo kaj de angoro, tago de teruro [1]; [ŝi] portadis mem en la longa nokto sian malsanan infanon […] kaj preĝis por ĝi al Dio, kiel patrino preĝas en la horo de angoro [2]; virina figuro kun morta angoro sur la vizaĝo […] kun manoj interfingrigitaj Marta ; neniam ŝia vizaĝo estis […] tiel flave pala kiel nun, kaj ĝiaj trajtoj montris tiom da angoro […] [3]; lia koro estis disŝirita kaj plenigita de la plej maldolĉa angoro [4]; „danĝero!“ – ekkriis subite la longnaza Stern kun gestoj de morta angoro [5]; freneziga angoro […] premegis ŝian koron [6]. SIN:timego
angle:
distress
beloruse:
смутак, туга, неспакой
ĉeĥe:
strach, tíseň, úzkost
france:
angoisse
germane:
Bedrängnis, Drangsal, Pein, beklemmende Angst Beklemmung, Enge, Angina pectoris
hebree:
חֲרָדָה
hispane:
angustia
itale:
angoscia
japane:
不安 [ふあん], 苦悶 [くもん]
nederlande:
angor, benauwdheid, angst
ruse:
тоска, тревога, страх, беспокойство
slovake:
nepokoj, obava, tieseň (pocit), tieseň (tri stupne rovnakého stavu)
tibete:
ཞེད་སྣང་
ukraine:
туга, тривога, занепокоєння, стиснення (у грудях)

angori

(ntr)
Senti angoron: lia tuta vivo nun orientiĝos al radikala ŝanĝo, […] kaj anstataŭ angori, tremi, suferi, li plenas per nekomprenebla sereneco [7]; la pastro cerbumas, ŝvitas, angoras [8]; mi kunĝojas kun tiuj lastaj pri ilia liberigo, sed iom angoras pri ĝia estonta evoluo [9].
7. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 26
8. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Mastro en vojo – servantoj en ĝojo
9. André Albault: Atento por etaj kaj monda lingvoj, Monato, 2000/06, p. 4
angle:
feel distressed
beloruse:
смуткаваць, тужыць, непакоіцца
ĉeĥe:
cítit úzkost, trnout úzkostí
france:
être angoissé
germane:
Beklemmungen haben, Drangsal spüren, große Pein empfinden
hispane:
sentir angustia
itale:
angosciarsi
japane:
苦悶する [くもんする]
ruse:
тосковать, томиться, мучиться беспокойством
slovake:
cítiť úzkosť
ukraine:
тужити, нудитися, мучитися

angora

Karakterizita de angoro: miaj dentoj klakas, mi singultas kaj min konkeras la angora timo [10]; mi alvenis […] ĉe la Beringa markolo […] kaj pasigis tie kelkajn ege angorajn monatojn de mia certe aventurplena vivo [11]; sovaĝa angora kriado de la birdoj [12]; oni aŭdas kriojn de alarmo, mortangorajn vokojn pri helpo [13]; tia sceno ne forgesiĝas, ĝi ne allasas forgeson, ĝi revenas nokton post nokto en sonĝoj, en premaj, angoraj sonĝoj [14].
angle:
distressed
beloruse:
смутны, тужлівы, неспакойны
ĉeĥe:
sklíčený, stísněný, tísnivý, úzkostlivý
france:
anxieux
germane:
beklommen, bekümmert, verzweifelt
hispane:
angustioso
itale:
angoscioso
japane:
苦悶の [くもんの], 不安にかられた [ふあんにかられた]
ruse:
тоскливый, тревожный, томительный, мучительный
slovake:
skľučujúci, strachuplný, tiesnivý
ukraine:
тужливий, тривожний, томливий, болісний

administraj notoj