1anonim/a

anonima

Sennoma, ne diskoniganta sian nomon: persono, kiu deziras resti anonima [1]; verkita de anonima aŭtoro FK ; iu mia bondeziranto sciigis min per anonima letero FK ; oni ne povas koni la donanton de anonimaj donacoj FK ; en la manoj de gvidantoj anonimaj VivZam ; tie floris la incitoj anonimaj VivZam ; sin kaŝi sub anonimeco; la oficistoj promesis konfidencon kaj anonimecon de la telefoninto [2]; por konservi ŝian anonimecon, mi prunteprenas la nomon de la edzino de mia fikcia amiko [3]; EKON komerca anonima societo (kies asocianoj ne publikigas siajn nomojn kaj riskas nur siajn enmetitajn kapitalojn, kp akcia kompanio).
angle:
anonymous
beloruse:
ананімны
ĉeĥe:
anonymní, bezejmenný
france:
anonyme ~eco: anonymat. ~a societo: société anonyme.
germane:
anonym, namenlos ~eco: Anonymität. ~a societo: Aktiengesellschaft.
hebree:
בעילום שם
hispane:
anónimo
japane:
匿名の [とくめいの]
katalune:
anònim (adj.) ~eco: anonimat. ~a societo: societat anònima, SA.
malaje:
tanpa nama
nederlande:
anoniem, naamloos
perse:
گمنام، بی‌نام، ناشناس ~a societo: شرکت سهامی.
pole:
anonimowy
rumane:
anonim
ruse:
анонимный, безымянный
slovake:
anonymný, nepodpísaný
svede:
anonym
ukraine:
анонімний, безіменний

anonimulo

Iu, kiu estas anonima: manipulo de la reto fare de anonimulo, kiu nomis sin „Tonay[4]; kontribuaĵoj de neensalutintoj (anonimuloj) aperas subskribitaj de la IP-adreso, per kiu la kontribuinto aliris la reton [5]. SIN:inkognito1, nekonato1
angle:
anonymous
beloruse:
ананім, бязыменьнік
france:
anonyme (subst.)
germane:
Anonymer, Unbekannter
japane:
匿名氏 [とくめいし]
katalune:
anònim (subst.)
pole:
anonim
rumane:
anonim
ukraine:
анонім

administraj notoj