*apenaŭ PV

*apenaŭ

A.
(adv.)
1.
Ne pli multe ol: tiaj malgrandaj insektoj […] havas apenaŭ la longecon de duono da centimetro FK ; apenaŭ centon povus vi kalkuli Hamlet ; la suno lumas ĉiutage apenaŭ kelke da horoj Marta ; tiu laboristino havis la aĝon de apenaŭ dudek-ses jaroj Marta .
2.
Preskaŭ ne: li apenaŭ povas spiri FK ; apenaŭ rimarkebla nuanco en la elparolado FK ; la pezeco de la palpebroj, tage apenaŭ rimarkebla, vespere estas tiel granda, ke al la pacientoj estas tre malfacile teni la okulojn nefermitaj FK ; ventego apenaŭ ne (do preskaŭ) dronigis la ŝipojn FK .
3.
Tute ĵuse: apenaŭ estis fondita la Libera Ŝtato, kiam eksplodis enlanda milito [1]; mi apenaŭ komencis ricevadi denove kelkajn fortojn post malfacila malsano, kiam oni [sciigis] al mi, ke mia unuenaskita filo mortis [2].
B.
(subordiga konjunkcio)
4.
Tuj post kiam, tuj de kiam: apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis [3]; apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan [4]; apenaŭ Jakob eliris […], lia frato Esav venis de sia ĉasado [5]; apenaŭ ĝi ekfloris, tuj aperis sur ĝi beraroj [6]; apenaŭ li eniris iom en la profundaĵon de la arbaro, li baldaŭ […] perdas la vojon FK .
angle:
1. no more than, barely 2. hardly, barely 2. hardly, barely, scarcely 3. barely 3. no sooner than, hardly 4. (just) as soon as
beloruse:
 ледзь, ледзьве, амаль
bretone:
 a-boan, a-vec'h 4. a-boan ma, a-vec'h ma
bulgare:
едва 1. само (толкова) 2. едва
ĉeĥe:
 sotva
ĉine:
1. 不应超出 [bùyīngchāochū], 不應超出 [bùyīngchāochū] 3. [gāng], 剛 [gāng], 刚刚才 [gānggāngcái], 剛剛才 [gānggāngcái]
finne:
 tuskin 4. heti kun, tuskin ... kun jo
france:
 à peine (adverbe) 4. à peine (conj. sub.), dès que
germane:
1. nicht mehr als, kaum 2. fast nicht, kaum 3. kaum, gerade eben 4. gleich nachdem
hebree:
בקושי
hispane:
 apenas 4. en cuanto
hungare:
1. alig, alighogy
itale:
 appena
katalune:
 a penes
nederlande:
1. hoogstens, nauwelijks 2. nauwelijks 3. pas, net
okcitane:
 a pena
pole:
 zaledwie, ledwo 1. ledwie, zaledwie, ledwo, prawie 2. ledwie, zaledwie, niemal, nieomal, niemalże 3. właśnie, dopiero co 4. zaledwie, ledwo, ledwie
ruse:
 едва, еле 4. едва, лишь только , как только
slovake:
 sotva, ledva
slovene:
1. komaj
svede:
 knappt
ukraine:
присл. ледве, заледве, ледь; майже; мало не
volapuke:
 kotö

apenaŭa

Preskaŭ nenia, tre tre malgranda: vigla ekonomio kaj […] apenaŭa senlaboreco [7]; ĉi antaŭparolo alportos utilon apenaŭan [8]; la influoj de la araba kaj la persa estas apenaŭaj kaj ĉefe ricevitaj pere de la najbara tatara lingvo [9].
7. Paul Gubbins: Politiko elreligita, Monato, 2001/02, p. 6
8. M. Hernandez: Antaŭparolo por Havenoj, [2009?]
9. Hèctor Alòs i Font: La turka: pli granda, pli diversa familio, Monato, 2013/06, p. 22
angle:
scant, minute
beloruse:
нязначны, амаль адсутны
ĉine:
不重要 [bùzhòngyào], 些微 [xiēwéi]
france:
infinitésimal, impalpable (très petit)
germane:
geringfügig, unwesentlich
hebree:
בקושי
pole:
prawie żadna, bardzo mała

administraj notoj