*ĵus

*ĵus

(adverbo)
Adverbo indikanta tre, aŭ kiel eble plej, proksiman antaŭan tempon, „momenton antaŭ nun1.a“ aŭ „momenton antaŭ tiam“: mi ĵus alvenis; li ĵus elrampis el la ova ŝelo PrV ; eksentinte la odoron de akvo, ĝi denove verdiĝas, kaj kreskas plue, kvazaŭ ĵus plantita [1]; tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno ĵus leviĝis [2]; mi ĵus diris al vi, kaj vi ne atentis, kial vi volas denove ĝin aŭdi [3]? ĵusnaskitaj suĉinfanoj [4]; la bonaj feinoj de la vivo ĉiuj alportis al la ĵusnaskito siajn donojn [5]; la ĵus disvolviĝintan lekanton ili tute ne rimarkis [6]; la horloĝo sur la granda preĝeja turo ĵus batis la kvinan horon [7]; knabineto, tiel pura, kvazaŭ ŝi ĵus eliris el bano [8]; la akvo forte ekmoviĝis, ĵus ĝi estis ankoraŭ klara kiel spegulo [9]; mi ĵus balais kaj metis ĉion en ĝustan lokon, kaj vi ĉion malordigas [10]; la kato en sia blanka kaj flava vesto […] ĵus vekiĝis kaj oscedis post la dolĉa dormo IK ; li ĵus atingis la edziĝotaŭgan aĝon, kiam li okaze trafis en lavotan tolaĵon kune kun ŝtrumpa rubando [11]. VD:ĝuste2, tuj1
angle:
just (a moment ago)
beloruse:
кагадзе, толькі што
ĉine:
适才 [shìcái], 适间 [shìjiān], 刚刚 [gānggang], 才然 [cáirán]
finne:
(äsken) juuri, äsken, vastikään
france:
juste (il y a peu), il y a peu
germane:
soeben, gerade (vor einem Moment), einen Augenblick zuvor, einen Moment zuvor
hispane:
hace un momento
hungare:
éppen most, imént
indonezie:
barusan, baru saja
itale:
adesso (appena), or ora, giusto ora, appena (passato)
japane:
たった今 [たったいま]
nederlande:
net (onlangs)
norvege:
nettopp
pole:
właśnie
portugale:
há pouco, agora mesmo, neste instante (passado), de fresco
rumane:
tocmai
ruse:
только что
ukraine:
щойно, тільки що, тільки-но

ĵusa

Ĵus okazinta: la ĵusa (ĵus aperinta, plej laste aperinta) numero de gazeto; la miskompreniga el-mia-vidpunkta artikolo de ĵusa aŭgusto provizore konsistigas la apenaŭ supereblan kulminon de la bedaŭrinda tiurubrika degenero [12]; tiu libero de parolo ne estas vere absoluta, kiel pruvas aliaj ĵusaj novaĵoj, ekzemple la fermo de […] radiostacio […] konata pro politikaj opinioj kontraŭaj al Bush kaj al grandaj entreprenoj [13]; teritorioj okupataj dum la ĵusa konflikto [14]. VD:freŝa.
12. Pejno Simono: Ĉu ni mortu miskomprene? (2), Monato, 2000/10, p. 23-25
13. Monato, Juan Jacobo Schmitter-Soto: Lando de la (mal)liberuloj
14. Monato, Eskil Svane: Misinformaj komentoj
angle:
recent
beloruse:
нядаўні
ĉine:
晚近 [wǎnjìn]
finne:
äskeinen, äskettäinen, tuore
france:
récent
germane:
jüngste (kurz zuvor), letzte (kurz zuvor)
hispane:
reciente
hungare:
iménti
indonezie:
baru-baru ini
itale:
recente
japane:
たった今の [たったいまの], 直前の [ちょくぜんの]
nederlande:
jongste, meest recente
norvege:
nyeste, siste
pole:
świeży (nowy)
rumane:
proaspăt (nou)
ruse:
последний, новейший, свежайший
ukraine:
який щойно відбувся/трапився, який щойно мав місце

administraj notoj