*argil/o

*argilo  

Glueca knedebla tero, konsistanta el alumino kaj silico, el kiu oni faras per kuirado brikojn, tegolojn, vazojn, statuetojn kc.
angle:
clay
beloruse:
гліна
bretone:
pri
ĉeĥe:
hlína, jíl
france:
argile
germane:
Lehm
hispane:
arcilla
hungare:
agyag
nederlande:
leem
pole:
glina
portugale:
argila
ruse:
глина
slovake:
hlina, íl
svede:
lera
taje:
ดินเหนียว
tokipone:
kiwen
ukraine:
глина

argila  

El argilo: la antaŭa kredo, ke la plej fruaj ekzemploj pri skribado estas sur argilaj tabuloj trovitaj pasintjare en Egiptio kaj datiĝas je 3300-3200 a.K[1].
1. A. Giridhar Rao: La plej frua skribo, Monato, jaro 1999a, numero 8a, p. 12a
angle:
clay
beloruse:
гліняны
bretone:
-pri, priek
ĉeĥe:
hliněný, jílový
france:
d'argile, argileux
germane:
lehmig
hispane:
arcilloso
hungare:
agyag-, cserép-, kő- (pl. edény)
nederlande:
lemen
pole:
gliniany
ruse:
глиняный
slovake:
hlinený, ílový

argilaĵo

Aĵo el modlita, muldita aŭ tornita argilo, ofte sekigita aŭ bakita: arkitekturaj argilaĵoj (tegment- tegoloj, brikoj kaj akvotuboj)[2].
2. Bernard Golden: Ĉina ceramika historio (Zhao Hongsheng, Ĉina ceramiko), Monato, jaro 1995a, numero 8a, p. 22a
angle:
clay object
beloruse:
гліняны выраб
bretone:
priaj
france:
objet en argile
hungare:
cserépáru
nederlande:
lemen voorwerp
pole:
wyrób gliniany
ruse:
изделие из глины

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.