tradukoj: be ca de en fr hu it la ru

argonaŭt/o

argonaŭto  

ZOO
Genro de okpiedaj cefalopodoj (Argonauta), vivanta en varmaj maroj, kies ino sekrecias paperecan idujon: plej karakteriza trajto de argonaŭtoj estas [ke] unu el la brakoj de virseksulo modifiĝas […] al la speciala reprodukt-organo, nomata hektokotilo, la matura hektokotilo […] disiĝas de la korpo kaj serpentumante enrampas en la mantel-kavon de la ino, tie ĝi konserviĝas dum sufiĉe longa tempo, ĝis la ino elĵetos la ovojn [1].

konservita ekzemplero de argonaŭto
CC BY-SA 4.0  [2]

Rim.: Argonaŭtoj estas ankaŭ 55 helenaj herooj.

tradukoj

anglaj

~o: Argonauta, argonauts, paper nautiluses.

belorusaj

~o: арганаўт (малюск) .

francaj

~o: argonaute.

germanaj

~o: Papierboot.

hungaraj

~o: hajóspolip.

italaj

~o: argonauta.

katalunaj

~o: argonauta.

latina/sciencaj

~o : Argonauta.

rusaj

~o: аргонавт .

fontoj

1. Vikipedio, Argonaŭto (biologio)
2. Demetrius Will Lima, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Esp%C3%A9cime_de_Argonauta_spp.jpg

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | argona.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.15 2018/10/21 19:10:18