Arĥimed/o, Arkimed/o

Arĥimedo, Arkimedo

PERS[1]
Greklingve: Αρχιμήδης (287-212 a.K.), greka matematikisto kaj fizikisto el Sirakuzo: la historio pri Arĥimedo ne estis precize tia, kiel oni ĝin skribas: estas ja vere, ke li estis mortigita, kiam Romianoj konkeris Sirakuzon, sed ne estas ĝuste, ke […] li ĉagrene ekmurmuris: „Ne difektu miajn cirklojn!“ [2]; li venigis grekan klerulon, kies nomo estis Arĥimedo, kaj rakontis al li sian timon pri la falsita oro [3]; Arkimedo estis ankaŭ elstara inĝeniero, formulanta principon de elĵet-forto kaj koncernan leĝon [4].
angle:
Archimedes
beloruse:
Архімэд
bretone:
Arc'himedes
ĉine:
阿基米德 [ājīmǐdé]
france:
Archimède
germane:
Archimedes
hebree:
ארכימדס
hispane:
Arquimedes
hungare:
Arkhimédész
itale:
Archimede
japane:
アルキメデス
malnovgreke:
Αρχιμήδης
nederlande:
Archimedes
norvege:
Arkimedes
pole:
Archimedes
ruse:
Архимед
slovake:
Archimedes
ukraine:
Архімед

arĥimeda

MAT
a)
(p.p. adicia grupo, provizita per tuteca ordo-rilato) Tia, ke por ĉiuj du strikte pozitivaj elementoj `x` kaj `y` en ĝi ekzistas tia entjero `n`, ke `nx ge y`: la reeloj konsistigas arĥimedan grupon.
b)
VD:arĥimeda spiralo.
angle:
Archimedes['], Archimedean 1.a Archimedean (group)
beloruse:
Архімэда, архімэдаў
bretone:
-Arc'himedes
france:
d'Archimède, archimédien 1.a (groupe) archimédien
germane:
des Archimedes, Archimedisch 1.a archimedisch (geordnete Gruppe)
hungare:
archimedesi 1.a arkhimédészi
itale:
di Archimede, archimedeo
nederlande:
1.a Archimedische (groep)
norvege:
1.a arkimediske (gruppe)
pole:
Archimedesa
ruse:
Архимеда, архимедов 1.a архимедова (группа)

administraj notoj

pri a~a 1.a:
        Fonto trovenda. [MB]
      
a~a: Mankas fontindiko.
a~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.