tradukoj: be ca cs de en es fr hu pl ru sk

1spiral/o PV

spiralo

1.  
MAT[1](nerigora difino) Ebena kurbo, prezentanta la trajektorion de punkto, kiu rondiras ĉirkaŭ fiksa punkto kaj samtempe malproksimiĝas de ĝi. SUB:arĥimeda spiralo, logaritma spiralo; VD: Ne konfuzu kun: helico.
2.  
Kurbo pli-malpli samforma, ofte neebena, foje eĉ en formo de helico: la spiralo de ŝtuparo en turo PIV1; (figure) Dio faligas ilin tra la spiralo de la tempo [2]; (figure) la spiralo de la salajroj kaj de la prezoj en inflacia procezo PIV1; spirala konko de heliko; spirala vojo, ŝtuparo; ŝranko kun skulptitaj spiralaĵoj kaj foliaĵoj [3]; aŭtuna vento pelis mortintajn foliojn kaj turnadis ilin spirale ĉirkaŭ nevidebla akso.

spirala

Havanta proksimuman formon de spiralo: spirala galaksio [4].

spirali

(ntr)
Moviĝi laŭ spirala kurso, prezenti spiralan formon: li vidis la brilantan vaporon spiralantan supren el la rivero [5].

arĥimeda spiralo  

MATMatVort
Spiralo 1, kies polusa ekvacio estas de la tipo ρ = kθ. VD:Arĥimedo.


arĥimeda spiralo

hiperbola spiralo  

MAT
Spiralo 1, kies polusa ekvacio estas de la tipo ρ = k: hiperbola spiralo estas transcenda ebena kurbo ankaŭ sciata kiel reciproka spiralo [6].


hiperbola spiralo

logaritma spiralo  

MAT
Spiralo 1, kies polusa ekvacio estas de la tipo ρ = e. VD:logaritmo.


logaritma spiralo

tradukoj

anglaj

~o: spiral; arĥimeda ~o: Archimedes['] spiral; hiperbola ~o: hyperbolic spiral; logaritma ~o: logarithmic spiral.

belorusaj

~o: сьпіраль; arĥimeda ~o: архімэдавая сьпіраль; logaritma ~o: лягарытмічная сьпіраль.

ĉeĥaj

~o: spirála.

francaj

~o: spirale; ~a: spiralé; ~i: spiraler; arĥimeda ~o: spirale d'Archimède; hiperbola ~o: spirale hyperbolique; logaritma ~o: spirale logarithmique.

germanaj

~o: Spirale; ~a: spiralförmig; arĥimeda ~o: Archimedische Spirale; hiperbola ~o: hyperbolische Spirale; logaritma ~o: logarithmische Spirale.

hispanaj

~o: espiral.

hungaraj

~o: spirál, csavarvonal, csigavonal; arĥimeda ~o: archimedesi spirál; logaritma ~o: logaritmikus spirál.

katalunaj

~o: espiral.

polaj

~o: spirala; arĥimeda ~o: spirala Archimedesa; hiperbola ~o: spirala hiperboliczna; logaritma ~o: spirala logarytmiczna.

rusaj

~o: спираль; arĥimeda ~o: архимедова спираль; hiperbola ~o: гиперболическая спираль; logaritma ~o: логарифмическая спираль.

slovakaj

~o: závit, špirála.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 35
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
4. Vikipedio, Klasifiko de galaksioj
5. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012
6. Vikipedio, Hiperbola spiralo

arĥimeda ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
logaritma ~o: Mankas dua fontindiko.
logaritma ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri hiperbola ~o:
Fonto trovenda. [MB]
pri logaritma ~o:
Fonto trovenda. [MB]

ℛevo | datumprotekto | spiral.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.24 2017/11/06 12:10:15