artikulaci/o

artikulacio

FON La kuna agado de la parolorganoj necesa por eligi parolsonojn: la franca artikulacio estas konsiderinde pli streĉa ol la rusa; por la sonoj s, t eblas kaj denta, kaj alveola artikulacio; se ni esploras la precizan artikulacion de la unua parolsono (aŭ, kiel oni diras, la unua segmento) en la tri vortoj kiso, kaso, kuzo, ni trovas, ke ordinare ili ne estas tute identaj [1]; la opozicioj de sekundara artikulacio ĉe konsonantoj [2]. VD:prononco
angle:
articulation
beloruse:
артыкуляцыя
france:
articulation
germane:
Artikulation
hebree:
מִפרוּק
hungare:
hangképzés, artikuláció
itale:
articolazione (fon.)
nederlande:
articulatie
pole:
artykulacja
rumane:
articulare
ruse:
артикуляция
ukraine:
артикуляція

artikulacia

FON Rilata al artikulacio: artikulacia bazo de iu lingvo; artikulacia punkto [3]; en kiso […] la artikulacia baro okazas iom pli antaŭe en la buŝo, ol en la aliaj k-specoj [4]; la ŝajna kapablo de Andrias Scheuchzeri artikulacie paroli, tio estas papagi parolatajn vortojn, el scienca vidpunkto eĉ ne proksimume estas tiom interesa kiel kelkaj aliaj demandoj [5]
angle:
~a punkto: articulation point.
beloruse:
артыкуляцыйны
france:
articulatoire
germane:
artikulativ
hispane:
~a punkto: articulación.
hungare:
~a bazo: artikulációs bázis.
itale:
articolatorio (fon.) ~a punkto: luogo d'articolazione.
nederlande:
articulatorisch, articulatie- ~a bazo: articulatiebasis. ~a punkto: articulatieplaats.
pole:
artykulacyjny ~a bazo: artykulacyjna baza. ~a punkto: artykulacyjny punkt. ~e paroli: wymawiać dobitnie.
rumane:
articulatorii ~a bazo: baza de articulare. ~a punkto: punct de articulare . ~e paroli: să pronunțe cu voce tare.
ruse:
артикуляционный ~a bazo: артикуляционная база. ~a punkto: точка артикуляции. ~e paroli: членораздельно говорить.
ukraine:
артикуляційний, членороздільний

artikulacii

(tr)
FON Igi la parolorganojn eligi koncernan parolsonon: la molaj konsonantoj estas artikulaciataj apud la palato; la komplekso /ki/ estas pli facile artikulaciata (ol /ka/, /ku/) [6]. SIN:artikigi2 (ark.)VD:elparoli2, prononci
angle:
articulate
beloruse:
артыкуляваць
france:
articuler
germane:
artikulieren
hispane:
articular
hungare:
képez (hangot), artikulál
itale:
articolare (fon.)
nederlande:
articuleren
pole:
artykułować
rumane:
articularea
ruse:
артикулировать
ukraine:
артикулювати, вимовляти

administraj notoj

~i : Mankas dua fontindiko.