1asfalt/o MT

asfalto

1.
MIN Nigreca, neflua miksaĵo estiĝinta el kerogeno apenaŭ enhavanta mineralecan substancon: ŝi prenis por li keston el kanoj kaj ĉirkaŭŝmiris ĝin per asfalto kaj peĉo, kaj metis tien la infanon kaj metis ĝin inter la kanojn sur la bordo de la Rivero [1]. VD:nafto, skisto2
2.
KONTRA Bitumo uzata por tegi stratojn: ŝiaj kalkanumetoj frapetis la asfalton [2]; dum la rikolta sezono oni surŝutas grenon sur la varmegan asfalton por sekigi ĝin [3].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 2:3
2. Konstanten Krysakov: Kota akvo, Monato, 2000/03, p. 28
3. E. Georgiev: Nova ponto sur Danubo, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 11a
angle:
asphalt
beloruse:
асфальт
ĉeĥe:
asfalt, bitumen
ĉine:
2. 柏油 [bǎiyóu], 沥青 [lìqīng], 瀝靑 [lìqīng]
france:
asphalte
germane:
Asphalt
hebree:
אַספַלט
hispane:
asfalto
hungare:
aszfalt
indonezie:
1. ter 2. aspal
itale:
asfalto
japane:
アスファルト
nederlande:
asfalt
pole:
asfalt
ruse:
асфальт
slovake:
asfalt
svede:
asfalt
ukraine:
асфальт

asfalti

(tr)
KON Surkovri per asfalto2: la vojoj estis jam relative bone asfaltitaj sen la senĉesaj kavoj kaj malglataĵoj ordinare kutimaj en nia lando [4]; sur la asfaltita senaŭta parkejo dancas kvino da nigrahaŭtaj altaj viroj [5].
4. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Busvojaĝo
5. Monato, Saliko: En fremda lando
angle:
lay asphalt
beloruse:
асфальтаваць
ĉeĥe:
asfaltovat
ĉine:
沥青化 [lìqīnghuà], 瀝靑化 [lìqīnghuà]
france:
asphalter
germane:
asphaltieren
hebree:
לשים אַספַלט
hispane:
asfaltar
hungare:
aszfaltoz
indonezie:
mengaspal
itale:
asfaltare
japane:
アスファルトで舗装する [アスファルトでほそうする]
nederlande:
asfalteren
pole:
asfaltować
ruse:
асфальтировать
slovake:
asfaltovať
svede:
asfaltera
ukraine:
асфальтувати

administraj notoj