asidu/a PIV1

asidua

(malofte)
Zorge plenumanta sian oficon, aganta sen devojiĝo kaj laŭ sia devo aŭ kutimo: lia asidua laboro estas la plej bona esprimo de fila pieco kaj la plej granda respondeco pri la familio [1]; asidua apoganto kaj deĵoranto en la Societo de Sankta Vincento [2]. VD:zorgema, fidinda, fidela, diligenta, obeema, disciplino
beloruse:
 уседлівы
ĉeĥe:
 pravidelně docházející
france:
 assidu
germane:
 sorgfältig, gewissenhaft, zuverlässig, pflichtbewusst, pflichteifrig
hebree:
 חָרוּץ
hungare:
 állhatatos, kitartó, rendszeres, eltökélt, kötelességtudó
itale:
 assiduo
ruse:
 усидчивый
slovake:
 pravidelne navštevujúci
ukraine:
 постійно присутній, старанний, ретельний, посидючий

malasidua

(malofte)
Facile rezignema antaŭ daŭra tasko, preferante distriĝon: tiuj malasiduaj kaj enŝoviĝemaj trovis la okazon bona por gajni […] ian favoron ĉe li [3]; karaj, via instruistino telefonis al mi kaj diris, ke vi estas malasiduaj al la lernejo [4]. VD:distriĝema, korupti
beloruse:
 няўседлівы
france:
 dissipé (manquant d'assiduité), inconstant (manquant d'assiduité)
germane:
 nachlässig, nicht gewissenhaft genug, unzuverlässig
hungare:
 állhatatlan, rendszertelen, szétszórt, tunya
itale:
 assenteista, incostante
ruse:
 неусидчивый
ukraine:
 недбалий, халатний, недобросовісний

administraj notoj