1aŭtentik/a LR , aŭtent/a Fab3

aŭtentika, aŭtenta

Nedubeble certa, vera, originala, ne falsita, aŭtenta: aŭtentika dokumento; aŭtentika rakonto [1]; la aŭtentika teksto de la Deklaracio [2]; la babilado de la kamparano estas aŭtentika [3]; Ĉar okuloj, vangoj, buŝo / Estas fruktoj aŭtentikaj / Sen bezono de retuŝo / Per artaĵoj kosmetikaj [4]; mezepokaj verkoj prezentataj per aŭtentikaj muzikiloj[5]. en la aŭtenta „Pinyin“, tonmarkoj estas integra parto de literumado [6]; la leterpapero ŝajnis aŭtenta [7]; la aŭtorino […] decidis akcepti nur plurvortaĵojn kiel aŭtentajn frazeologismojn [8].
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIV
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. La Fundamento
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro II
4. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Vilaĝanino
5. -: Anna kaj Mati Pentus, Monato, jaro 2002a, numero 6a, p. 6a
6. Yamasaki S.: Transskribo de la ĉina, Monato, 1999:4, p. 20a
7. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, Ĉap. 5ª.
8. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
angle:
authentic
beloruse:
аўтэнтычны, сапраўдны, пэўны
bulgare:
автентичен, истински, достоверен
ĉine:
被認證 [bèirènzhèng], 被认证 [bèirènzhèng], 道地 [dàodì], 真正地 [zhēnzhèngde]
france:
authentique
germane:
authentisch, echt
hebree:
אותנטי
hispane:
auténtico
hungare:
hiteles, valódi, autentikus
itale:
autentico
nederlande:
authentiek
ruse:
подлинный, достоверный, аутентичный
slovake:
autentický
tibete:
ངོ་མ་
ukraine:
справжній, достовірний, автентичний, правдивий, непідроблений

aŭtentikaĵo, aŭtentaĵo

Io aŭtentika: ili volas vidi aŭtentikaĵojn, ne imitaĵojn [9].
9. Monato, Hori Yasuo: Fermiĝas la arbaro-domo, 2003
beloruse:
аўтэнтык, арыгінал, першатвор
germane:
Original
ruse:
подлинник

aŭtentikeco, aŭtenteco

Eco de io aŭtentika: oni dubas pri ĝia aŭtenteco [10]; la papo Leono la 13a proklamis al la mondo la aŭtentikecon de la restaĵoj de Sankta Jakobo [11]; ĉiuj proverboj en Esperanto venas el tiu ĉi sola fonto, pro kio iam oni aŭdas niacirkle dubeman opinion pri ties aŭtenteco [12]; estis ege plaĉa ideo de la aŭtoro, ĝenerale preni la pli originajn nomo-formojn: tio vere kontribuas al sento pri aŭtenteco [13].
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
11. Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
12. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
13. Gerrit Berveling: Historia romano pri Jesuo, Monato, 2001/11, p. 28
angle:
authenticity
beloruse:
аўтэнтычнасьць, сапраўднасьць, пэўнасьць
bulgare:
автентичност, истинност, достоверност
ĉine:
创作力 [chuàngzuòlì], 創作力 [chuàngzuòlì]
france:
authenticité
germane:
Authentizität, Echtheit
hebree:
אוֹתֶנְטִיוּת
hispane:
autenticidad
hungare:
hitelesség, valódiság
itale:
autenticità
nederlande:
authenticiteit, echtheid
ruse:
подлинность, достоверность, аутентичность
ukraine:
дійсність, правдивість, автентичність

aŭtentikigi, aŭtentigi

(tr)
Oficiale certigi la aŭtentikecon: papo Leono la 13-a per katedra letero en 1884 aŭtentigis la relikvojn de la apostolo [14].
angle:
authenticate
beloruse:
засьведчыць, пасьведчыць
bulgare:
удостоверявам авторството на, удостоверявам истинността на
ĉine:
确认个人 [quèrèngèrén], 確認個人 [quèrèngèrén], 真实身份 [zhēnshíshēnfèn], 真實身份 [zhēnshíshēnfèn]
france:
authentifier
germane:
authentifizieren, die Echtheit bestätigen
hebree:
לאמת
hispane:
autentificar
hungare:
hitelesítr
itale:
autentificare
nederlande:
waarmerken, authentificeren
ruse:
удостоверять, удостоверить, заверять, заверить, засвидетельствовать
ukraine:
підтверджувати автентичність, засвідчувати, завіряти

malaŭtentika, malaŭtenta

Ne vera, ne origina, falsita: la malaŭtenta, do la sofisma „filozofio” […] provas eĉ la plej primitivajn konstatojn esprimi en laŭeble meandraj, pezaj kaj malfacile kompreneblaj frazegoj [15]; malaŭtentika, malsincera, sirope elgutanta ĉarmo [16]. VD:apokrifa
15. V. Ošlak: Foje eĉ pensi estas ĝuo, 2003
16. J. Wain, trad. M. Boulton: Sinjoreto Rikardo, Nica Literatura Revuo, 1962-01 ĝis 02, (7/3), p. 93a-106a
angle:
inauthentic
beloruse:
неаўтэнтычны, несапраўдны
ĉine:
[wěi], 偽 [wěi]
france:
inauthentique
germane:
falsch, verfälscht, unecht
ruse:
неподлинный, поддельный, фальшивый

administraj notoj