2banan/o

banano  

KUI Frukto de la bananujo, flavŝela, kurbe longa; kelkaj specoj estas tre bongustaj. la okcidentaj butikoj por solidara komerco, ne estas nuraj vendejoj de kafo, ĉokolado, teo, sukero, bananoj, mielo, […] [1]; turoj kurbaj kiel bananoj [2]; (figure) ĉe PISA oni komparas ne nur pirojn kun pomoj sed ofte kun bananoj [3].
1. Monato, komercismo
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
3. Monato, Stefan Maul: Histerio
angle:
banana
beloruse:
банан (плод)
bulgare:
банан
ĉeĥe:
banán
france:
banane
germane:
Banane
hebree:
בּננה
hispane:
banana, plátano
hungare:
banán
indonezie:
pisang
katalune:
banana
nederlande:
banaan
okcitane:
banana
perse:
موز
pole:
banan
portugale:
banana
ruse:
банан
slovake:
banán
svede:
banan
turke:
muz

bananujo  

BOT Genro el familio bananujacoj (Musa), tropika vegetaĵo kun multaj specioj. La fruktoj de iuj specioj estas manĝataj, la folioj de aliaj specioj liveras fibrojn uzatajn por ŝnuroj, retoj ktp.: kvankam bananujo povas atingi grandan alton (9m), ĝi ne estas arbo, ĝi efektive ne produktas lignan trunkon [4]; malpli dolĉa […] la kuirbanano estas normale manĝata kuirite, ĝi kreskas de bananujo [5]; izoamil-acetato nature okazas en bananujo [6].
angle:
banana tree
beloruse:
банан (расьліна)
bulgare:
грозд банани
ĉeĥe:
banánovník
france:
bananier
germane:
Bananenstaude
hungare:
banánfa
katalune:
bananer
latinece:
Musa
nederlande:
bananenboom
okcitane:
bananièr
perse:
درخت موز
pole:
bananowiec
ruse:
банан (растение)
slovake:
banánovník

administraj notoj