Barbad/o

Barbado RLN (BB)

GEOGPOL Insula ŝtato de Ameriko sur la samnoma Atlantika insulo (insularo de Malgrandaj Antiloj) kun ĉefurbo Briĝurbo: Barbado […] origine estis Portugalia posedaĵo, nomiĝis „Os Barbados“ (esperante: „La barbuloj“), sed la Portugaloj ĝin forlasis ĉirkaŭ 1610, kaj en 1625, anglaj maristoj pretendis la insulon por Anglio […] [1]; la plej riĉaj landoj en la mondo urĝe postulis reformojn en 35 landoj kaj teritorioj, kiuj disponigas nepravigeblajn impostajn faciligojn, […] en la listo estas ankaŭ landoj kiel Andoro, Monako kaj Panamo, […] kaj la troviĝantaj en la Brita Komunumo Bahamoj kaj Barbado [2].
Rim.:Mi trovis ankaŭ nomon de la ĉefurbo: Briĝtaŭno. [SC]
ĉine:
巴巴多斯 [bābāduōsī]
france:
Barbade
germane:
Barbados
hebree:
ברבדוס
hungare:
Barbados
indonezie:
Barbados
japane:
バルバドス
nederlande:
Barbados
pole:
Barbados
portugale:
Barbados
ukraine:
Барбадос

administraj notoj