tradukoj: be ca cs de en es fr hu pl ru sk

barbarism/o PV

barbarismo  

1.  
GRA Uzo de vorto ne ekzistanta en la lingvo aŭ nebezona prunto de alilingva vorto: la termino „konkordanco“ ne estas komputika barbarismo sed „kvazaŭ-fundamenta“, ĉar filologoj uzis ĝin por siaj permane prezentitaj listoj, inkluzive Zamenhofo por sia „ekzemplaro“ da proverboj kaj idiotismoj [1]. SIN:neologismo2
2.  
GRA Fremde influita, kontraŭgramatika konstruo de vorto aŭ esprimo: formoj kiel „kaptiĝata“, „naskiĝita“ ktp. estas simplaj barbarismismoj [2]; la angla barbarismo „ungood“ estas perfekte komprenebla en la senco „malbona“ [3]. VD:solecismo.

Rim.: Oni nomas barbarismo ankaŭ ideologion bazitan sur senkompateco.

tradukoj

anglaj

~o: barbarism.

belorusaj

~o 1.: барбарызм; ~o 2.: барбарызм.

ĉeĥaj

~o: barbarizmus.

francaj

~o 1.: barbarisme; ~o 2.: barbarisme.

germanaj

~o 2.: Sprachwidrigkeit, grober sprachlicher Fehler; ~o: Barbarismus.

hispanaj

~o 1.: barbarismo; ~o 2.: barbarismo.

hungaraj

~o 1.: idegenszerűség, barbarizmus; ~o 2.: nyelvrontás, barbarizmus.

katalunaj

~o 1.: barbarisme; ~o 2.: solecisme, incorrecció.

polaj

~o 1.: makaronizm, naleciałości językowe; ~o 2.: barbaryzm.

rusaj

~o 1.: варваризм; ~o 2.: варваризм.

slovakaj

~o: barbarizmus.

fontoj

1. Christopher Gledhill: Kial veraj sinonimoj ne ekzistas
2. Societo por la Internacia Lingvo Esperanto en Brno: Mediala voĉo ne toleras pasivajn finaĵojn, Informilo, 2004:11
3. Levi Petro: Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia


ℛevo | datumprotekto | barbar1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.20 2018/05/08 16:10:15