9bemol/o PV

9bemolo  

MUZ Kromsigno malaltiganta noton je duonduto: por indiki duontonojn, oni devas aldoni kromsignojn (dieson kaj bemolon) [1]; (figure) en la plej supra branĉkruciĝo nestis familio de najtingaloj, ĉiam pretaj seninterrompe suprenĵeti sian ravan miksaĵon de bemoloj kaj diesoj [2]; (figure) sola bemolo: neniu virino alvenis, malgraŭ du aliĝoj [3] (Kp manko1, minuso2); (♭)
1. Monato, Garbhan MacAoidh: Klavarskribo
2. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj
3. www.esperantio.net
angle:
flat symbol
beloruse:
бэмоль
france:
bémol
germane:
b (Notenschrift)
hispane:
bemol
hungare:
itale:
bemolle
nederlande:
mol
pole:
bemol
ruse:
бемоль
slovake:
béčko

dubemolo

MUZ Kromsigno malaltiganta noton je duto.
angle:
double-flat symbol
france:
double bémol
germane:
Doppel-b (Notenschrift)
hungare:
kettős bé
itale:
doppio bemolle
ruse:
дубль-бемоль
slovake:
dvojité béčko

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
du~o: Mankas dua fontindiko.
du~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.