Benin/o RLN

Benino (BJ)

GEOGPOL Ŝtato en la centra Afriko kun ĉefurbo Porto Novo; teritorio de Respubliko Benino, ĝis 1975 nomata Dahomeo kaj limanta kun Burkino, Niĝero, Niĝerio, Togolando kaj Atlantiko (Gvinea Golfo): en februaro datrevene konferencis en Benino politikistoj, sociologoj kaj aliaj eminentuloj por konsideri dek jarojn da ŝanĝoj en Afriko [1]; la bronzaj plakaĵoj, kiuj ornamis palacon en Oba (Benino) montras, ke tiu palaco estis pli granda ol la tiama borsejo en Amsterdamo [2]; el plastaj botelegoj, Hazoume el Benino daŭrigas la tradicion de maskoj dum Dakpogan (Benino) faris ilin el veturilpecoj [3].
1. Christian Fabossou: Ŝanĝoj -- ankoraŭ ne sufiĉaj, Monato, 2000/08, p. 7
2. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako
3. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako
angle:
Benin
beloruse:
Бэнін
bulgare:
Бенин
ĉine:
貝寧 [bèiníng], 貝寧共和國 [bèinínggònghéguó]
france:
Bénin, République du Bénin
germane:
Benin
hebree:
בנין
indonezie:
Benin
japane:
ベナン
pole:
Benin, Republika Beninu
portugale:
Benim

administraj notoj