Niĝer/o

Niĝero [1]

1.
GEOGPOL Ŝtato en la okcidenta Afriko kun ĉefurbo Niameo; teritorio de Respubliko Niĝero, limanta kun Alĝerio, Benino, Burkino, Ĉado, Malio kaj Niĝerio: unika vizo ebligas al eksterlandanoj restadi en la komuna spaco, konsistanta al Benino, Burkino, Ebur-Bordo, Niĝero kaj Togolo [2]; duono de la 11 milionoj da loĝantoj de Niĝero vivas en granda malriĉeco [3]; plago de migrantaj akridoj neniigis 4 milionojn da hektaroj en Maŭritanio, Senegalo, Malio, Niĝero kaj Ĉado [4]. (NE)
2.
GEOG Rivero trafluanta Gvineon, Malion, Niĝeron kaj Niĝerion, laŭ kiu la lando estas nomata: la unua eŭropano atinginta la riveron Niĝero – pereis en 1806, la skoto D. Livingstone – kiu unuafoje trairis la afrikan kontinenton de okcidento ĝis oriento [5].
1. Oficiala Informo de AdE, numero 11
2. Monato, Christian Fabossou: Komuna vizo
3. Monato, Thimbiano Mardia Oumarou/pg: Surstrata mizero
4. Monato, Hektor Alos i Font: Eŭropo plialtigas sian drataron
5. Monato, Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso
angle:
1. Niger
beloruse:
1. Нігер (дзяржава) 2. Нігер (рака)
bulgare:
1. Нигер
ĉine:
1. 尼日 [Nírì], 尼日尔 [Nírìěr], 尼日爾 [Nírìěr]
france:
1. Niger (pays), République du Niger 2. Niger (fleuve), Djoliba
germane:
1. Niger 2. Niger (Fluss)
indonezie:
1. Niger
itale:
1. Nigeria
japane:
ニジェール川 [ニジェールかわ]
nederlande:
1. Niger
pole:
1. Niger, Republika Nigru
portugale:
1. Níger
ukraine:
Ніґер

administraj notoj