*benk/o PV

*benko

Meblo, longa tabula sidilo por pli ol unu persono, kun aŭ sen dorsapogilo, en hejmo, aŭto, vagono, kaj similaj: ŝi ... sidigis lin sur la benkon [1]; ĉe la landlimo la senpasportulo devis kuŝi sur la malantaŭa benko de l' aŭto [2].
1. A. Edelmann, trad. I. Kaminski: Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La forgesita pipo
2. S. Maul: Pozitive pri EU, Monato, 1997:8, p. 5a
angle:
bench
beloruse:
лава, лаўка, услон, услончык, зэдлік, зэдлічак, сядзеньне (у вагоне, аўтамабілі)
bretone:
skaon, bank (skaon)
ĉeĥe:
lavice, sedadlo (ve vagoně ap.)
france:
banc, banquette
germane:
Bank, Sitzbank
hebree:
סַפְסָל
hispane:
banca (objeto usado para sentarse), banco (objeto usado para sentarse), asiento (...en medios de transpoerte)
hungare:
pad
indonezie:
bangku
japane:
ベンチ
katalune:
banc, banca
perse:
نیمکت
pole:
ława, ławka
portugale:
banco
ruse:
скамья, скамейка, лавка, сиденье (в автомобиле)
slovake:
lavica, sedadlo
svahile:
deski, dawati
ukraine:
лава, ослін, сидіння (в автомобілі), підмостки, стенд

benkaro

Tuto de benkoj, precipe de benkovicoj aranĝitaj ekzemple por spektantaro: la registaro ... volas sendi al ŝi inviton por ke en la postsekva tago ŝi spektu de la oficiala benkaro la viziton de la rusia imperiestro [3].
3. M. Proust, trad. Ĵ Vaŝe: En Ombro de Florantaj Junulinoj, 2017-
france:
rangées de bancs, gradins

kondukbenko, koĉera benko

Benko sur kiu sidas kondukanto de veturilo: La koĉero ŝanĝis la ĉevalojn kaj suririnte la kondukbenkon, demandis: dekstren, ĉu maldekstren? PatrojFiloj ; sur la koĉera benko sidis knabo grasa kaj ruĝvizaĝa [4].
4. C. Dickens, trad. W Auld: La Postlasitaj Paperoj de la Klubo Pikvika, 2012
france:
banc du cocher
indonezie:
kursi pengemudi, kursi sopir

piedbenketo

Malalta ebena mebleto, sur kiu oni apogas la piedojn, sidante sur alta sidilo: tiele diras la Eternulo: La ĉielo estas Mia trono, kaj la tero estas Mia piedbenketo [5].
bretone:
skabell (da lakaat e dreid warni)
ĉeĥe:
podnožka, stolička pod nohy
ĉine:
脚蹬 [jiǎodèng], 矮凳 [ǎidèng]
france:
repose-pied
germane:
Fußbank, Fußschemel
indonezie:
pengganjal kaki, tumpuan kaki
japane:
足台 [あしだい]
katalune:
escambell
pole:
podnóżek
ruse:
опора для ног, подножие
slovake:
podnožka
ukraine:
лавчина/ослінчик для ніг

administraj notoj