tradukoj: bg de en es fa fr hu pl pt

blog/o

blogo  

(neologismo) KOMP
Interreta taglibro: la vorto blogo devenas de la samsignifa angla vorto „blog“ [1]; mi ree ŝanĝis la servilon de mia blogo [2]; en blogo Irananoj estas trovintaj tiun lokon en kiu ili povas libere esprimi sin [3].

blogaĵo  

(neologismo)
Unuopa aldonaĵo en blogo: en ĉi-blogaĵo oni metas bazajn informojn pri la kongreso [4]; blogaĵo pri vojaĝo al la urbo [Tomsk] [5].

blogaro  

(neologismo)
Aro da blogoj en sama servilo, ankaŭ la servo provizanta blogojn: la ideo malantaŭ blogaro estas proponi spacon tute funkciantan en Esperanto [6]; Ĝangalo (retportalo2) [...] disponigis plurajn aliajn servojn: blogon, babilejon, la kanalon Voĉoj kaj multajn aliajn [7];

blogero  

(neologismo)
Blogaĵo: tiu ĉi estas mia unua komenteto al blogero [8]; komento al la blogero „Butlero, literon D, Bonvolu!“ [9].

blogi

(neologismo)
Skribi blogon per aldono de blogaĵoj: ankaŭ mi blogas en Esperanto [10]; blogi pri pluraneca feminismo en Esperanto [11].

tradukoj

anglaj

~o: blog.

bulgaraj

~o: блог.

francaj

~o: blog.

germanaj

~o: Blog, Weblog; ~aĵo: Blogeintrag; ~aro: Blogs (auf einem Server); ~ero: Blogeintrag; ~i: bloggen.

hispanaj

~o: bitácora, blog; ~aĵo: entrada de bitácora, entrada de blog; ~aro: conjunto de blogs en un mismo servidor; ~ero: entrada de bitácora, entrada de blog; ~i: escribir una entrada de blog.

hungaraj

~o: hálónapló, webnapló, blog; ~aĵo: hálónapló-bejegyzés, blogbejegyzés; ~aro: bloggyűjtemény; ~ero: hálónapló-bejegyzés, blogbejegyzés; ~i: hálónaplót ír, blogozik.

persaj

~o: وب‌نوشت، وبلاگ، بلاگ.

polaj

~o: blog, pamiętnik internetowy; ~aĵo: wpis w blogu, wpis w pamiętniku internetowym; ~ero: wpis w blogu, wpis w pamiętniku internetowym; ~i: pisać blog, pisać bloga (pot.), prowadzić blog, pisać pamiętnik internetowy, prowadzić pamiętnik internetowy.

portugalaj

~o: blogue.

fontoj

1. Blogo, Vikipedio
2. Fotono: Al mia nova blogo, Blogo de senvalorulino
3. Behrouz Soroushian: Blogo de 8-jara knabino, Beĉjo: La mondo el mia vidpunkto
4. Baza Informo, La 92a Japana Esperanto-Kongreso
5. Vikipedio, Tomsk
6. Oftaj Demandoj, Ĝangalo
7. Vikipedio, Ĝangalo (retportalo)
8. Kolonjano kaj Bertilo Wennergren: Datoj kaj horoj, BBBlogo
9. Vikipedio, Edmund Grimley Evans
10. Razen Manandhar kaj Luis Guillermo Restrepo Rivas: Bedaŭrinda morto proksime de la pinto, Skribitaj Pensoj
11. Vikipedio, Feminismo


administraj notoj

pri ~o :
     Ĉu aldoni la fakon InterReto al ReVo?
    [LP]
    

ℛevo | datumprotekto | blog.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.12 2017/02/25 16:10:19