tradukoj: cs de fr pl pt sk

bobel/o PIV1

bobelo  

Veziko2: julio eĉ asfalton en la urbego varmigis ĝis bobelo [1]; (figure) la spekulativa bobelo eksplodis kaj la krizo evidentiĝis [2]; fonto de Ikso-radioj, vakuuma bobelo (tubo2) el vitro kun instalitaj elektrodoj [3].

bobeli

Aperigi bobelojn, kiel ekzemple okazas en bolanta akvo: tie, unu apud la alia bobelis la akvo de vivo, kaj tiu de morto [4]; bobeli ĉe la katodo [5].

tradukoj

ĉeĥaj

~o: bublina; ~i: bublat, klokotat, tvořit bubliny.

francaj

~o : bulle; ~i : bouillonner.

germanaj

~o : Blase; ~i : blubbern. spekulativa ~o: Spekulationsblase.

polaj

~o : bąbelek, bańka (np. mydlana); ~i : puszczać bańki.

portugalaj

~o : bolha; ~i : borbulhar.

slovakaj

~o: bublina; ~i: klokotať, žblnkotať.

fontoj

1. Mikaelo Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg, ĉapitro 13a, p. 77a
2. Vikipedio, Germana Imperiestra Regno
3. Vikipedio, Lampo de Röntgen
4. Elek Benedek: La rano, Hungaraj fabeloj. - Budapeŝto: HEA, 1979
5. Vikipedio, Elektrolizo


ℛevo | datumprotekto | bobel.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.7 2017/02/25 17:10:21