tradukoj: fr pl

boŝ/o

boŝo  

GEOG Tropika kamparo kun malabunda vivo kaj kreskaĵaro el veprejoj aŭ maldensaj arbaroj: li estis tute sensperta pri la aŭstralia boŝo [1]. VD:makiso

boŝano

Loĝanto de boŝa regiono: boŝanoj amas rajdi [2].

tradukoj

francaj

~o: brousse, bush (australien etc.); ~ano: broussard.

polaj

~o: busz; ~ano: buszmen.

fontoj

1. T. Steele: Flugi kun kakatuoj, 2010
2. A. B. Paterson, trad. A. Towsey: La vir' el Neĝrivero, en: Aŭstralia Antologio, 1988

~o: Mankas dua fontindiko.
~ano: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | bosx.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.2 2017/06/19 22:10:17