tradukoj: be bg ca cs de en fr hu it nl pl ru sk tr

buda/o PGl GDEF

budao  

1.
BUD En budaismo: homo atinginta la plej altan nivelon de spirita perfekteco: Sidarto iĝis budao post multaj jaroj de intensa mensa praktiko; estas por ni tre malofta ŝanco, naskiĝi kiel homo, atingi grandan aĝon, kaj aŭskulti la predikon de budaoj, kiuj tre malofte ekaperas en la mondo [1].
2.
En budaismo: homforma figuro prezentanta la idealon de spirita perfekteco: en la palaco de mil budaoj estas statuoj de Avalokitesvaro kaj aliaj dioj [2].
3.  
Speciale: budao Sidarto Gotamo, la fondinto de budaismo (6-5 jarcentoj a.K.): tiam la mondo estos en simila ... stato kaosa, kiel Hindio, kiam vivis Budao [3]; Budanasko estas festo celebranta la revenon de la naskotago de Gotamo la Budao; la ora kaj arĝenta koloroj estas uzataj ĉefe por roloj de senmortuloj, Budao kaj monstroj [4]; kelkaj ostoj de Budao troviĝas en la templo [5].
Rim.: Do, tiusence „Budao“ estas titolo, aŭ rango, iom simile al „Kristo“, kiu en la vulgara uzo aperas kvazaŭ nomo propra. Tamen malsimile ol en kristanismo, budao en budaismo ne estas unika. Tial, simile al „la Profeto“ en islamo, oni devus diri „la Budao“.
SIN:budho

budaismo  

BUDFILREL Filozofio (aŭ, laŭ la kutima opinio, religio) fondita de budao Sidarto Gotamo kaj disvastiĝinta el Hindujo en la Orientan Azion (Ĉinujo, Koreujo, Japanujo, Vjetnamujo, Siberio ktp): en la unua jarcento p. K. budaismo estis enkondukita orienten el la Silka Vojo, kaj eniris en diversajn lokojn de la centra parto de Ĉinio [6]; majstro Congkapa, kreinto de la Flava Sekto de la ĉina tibeta budaismo [7].
SIN:budhismo

budaisto, budaano  

Homo akceptanta la instruon de budaismo: la japana budaista organizaĵo „Rissho-Kosei-Kai“, kiu havas kvin milionojn da adeptoj [8]; same kiel el la sama infano oni povas fari ĉu kristanon aŭ islamanon, budaanon ktp [9]; ĉar princino Wencheng estis fervora budaistino, reĝo Sunzankampo baldaŭ estis konvertita al tiu kredo kaj entuziasme disvastigis la budaisman religion inter la tibetanoj [10].
SIN:budhisto
Rim.: Laŭ la kutimoj de Esperanto la asimilita formo por la sanskrita vorto buddha devus esti „budo“; sed tiun formon jam okupis fundamenta vorto, kaj la homonimio estus ĝena en iuj okazoj (imagu ŝercojn pri „telefonbudo“ ktp). Probable Zamenhof rigardis tiun vorton propra nomo, kaj donis al ĝi formon similan al unusilabaj propraj nomoj, kiel „Anna“ kaj „Emma“: Buddo (cetere, kiel en la rusa, pola, itala). Proprajn nomojn li rigardis esceptaj periferiaĵoj, kiuj povas esti nur duone asimilitaj, ne tute apartenante al la lingvo. Tamen la duobla konsonanto ja ĝenis la esperantistojn, kaj la Zamenhofa formo restis la malplej uzata. Anstataŭe, jam sufiĉe frue aperis alia natura formo asimilita: budao, kiu simple konservas la finaĵon a. Tiun formon preferis la esperantistoj de la tradicie budaismaj landoj [11] [12] [13], kaj tiun formon uzas PV. Tamen la eŭropanoj preferis misanalizi la latinan transskribon: bud(dh)a → bu(dd)ha → budha, kaj en la sama epoko aperas en Eŭropo „budhismo“ [14]. Waringhien, verkante PIV-on, misklasas la vorton inter „la nomoj propraj“ kaj preferas la formon okcidentan: „Por la hindaj nomoj mi helpis min precipe per la tre bona Leksikologia Komentario kiun J. Régulo Pérez aldonis fine de Nepalo malfermas la pordon. Tamen unu punkton mi ne povis akcepti, la konservadon de h post konsonanto, kio ŝajnas al mi kontraŭa al la kutimoj de nia lingvo ... Sola escepto estas la Budho, kiun, post longa hezito, mi preferis al la Zamenhofa Buddo, ĉar en tiuj religiaj alnomoj plej grave estas konservi la internacian aspekton, ĉe kiu la h estas pli frapa ol la duobla d; cetere Zamenhof mem skribis Kristo (kaj ne Ĥristo), Mesio (kaj ne Maŝiaĥ)“ [PIV, p.xviii]. Ĉi tie enestas pluraj mallogikaĵoj: Unue, en la ĵusaj ekzemploj ĝuste la internacia formo preferita de Zamenhof ankaŭ pli konformas al la kutimoj de la internacia lingvo ol la etimologia, dum la formo „Budho“, tute male, aspektas plej barbare el ĉiuj. Due, tiu barbaraĵo fakte estas malpli fidela al la originalo. En la originala sanskrita vorto ne estas kombino el [d] kaj [h], sed unuopa sono, tre malsama ol la prononco postulata de la skribo „budho“, kiu fakte estas nur latinalfabeta surogato, kiel „masxino“ kompare kun „maŝino“. Trie, estas iom naiva imperiismo paroli pri grafika rekoneblo de okcidenta skribmaniero (cetere, esceptante la italan, polan, hispanan...) kiam temas pri vorto apartenanta al kultura rondo kiu tian skribon ne uzas. Kaj super ĉio, la formo „Budho“ ja estas misgvida: ĝi impresas kiel ekzakta transskribo de vorto sanskrita (pro la nekutima kombino dh, kiu normale iĝas simpla d en la vortoj asimilitaj: darmo, bodisatvo ktp); tial oni devus supozi ke temas pri Budha, hinduisma dio personiganta Merkuron! [Sergio Pokrovskij, uzante materialojn de Rubeno Fernandez Asensio kaj HASZPRA Otto]

tradukoj

anglaj

~o: Buddha; ~ismo: Buddhism; ~isto, ~ano: (a) buddhist.

belorusaj

~o: буда, Буда; ~ismo: будызм; ~isto, ~ano: будыст.

bulgaraj

~o: Буда.

ĉeĥaj

~o: budha; ~ismo: buddhizmus.

francaj

~o: Bouddha; ~ismo: bouddhisme; ~isto, ~ano: bouddhiste .

germanaj

~o: Buddha; ~ismo: Buddhismus; ~isto, ~ano: Buddhist.

hungaraj

~o: Buddha; ~ismo: buddhizmus; ~isto, ~ano: buddhista.

italaj

~o: Budda, Buddha; ~ismo: buddismo; ~isto, ~ano: buddista (sost.).

katalunaj

~o 3.: el Buda; ~o: buda; ~ismo: budisme; ~isto, ~ano: budista.

nederlandaj

~o: Boeddha; ~ismo: boeddhisme; ~isto, ~ano: boeddhist.

polaj

~o: Budda; ~ismo: buddyzm; ~isto, ~ano: buddysta.

rusaj

~o: будда, Будда; ~ismo: буддизм; ~isto, ~ano: буддист. ~istino: буддистка.

slovakaj

~o 1.: budha; ~o 2.: budha; ~o 3.: Budha; ~ismo: budhizmus; ~isto, ~ano: budhista.

turkaj

~ismo: budizm, budistlik; ~isto, ~ano: budist.

fontoj

1. trad. Seiho Nishi: Darmapado aŭ vortoj de vereco, La Japana Budhano, 1974-75, numeroj 162a-169a
2. Milmana Bodisatvo
3. E. Lanti: Letero pri la kvazaŭaj «Aksiomoj»
4. Historio de Pekina Opero
5. Torontanoj vizitas Japanion
6. China ABC, Kunfluejo de Multaj Religioj
7. Tri mirindaĵoj en Tar-templo
8. Espero Katolika, 1984, numero 3a
9. E. Lanti: Sennaciismo, Renovigo, Meksiko: 1941
10. Rakonto pri la eniro en Tibeton de princino Wencheng
11. La Lumo Orienta, organo de la Japana Budaana Ligo Esperantista, 1933.
12. Narasu: Budao, esperantigita el la japana de Takeuĉi Tookiĉi, 1933.
13. Takeuĉi Tookiĉi: Budaisma fakvortaro, 1934.
14. La Budhismo, eldonis Budhana Ligo Esperantista, 1933.

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~isto, ~ano: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | buda.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.25 2018/11/12 13:10:16