tradukoj: be en es fr hu it pl ru sk


Puŝrisortego por moderigi la kunpuŝiĝojn de
vagonoj.
Horizontala stango, kiu mildigas la damaĝojn
en kazo de kolizio, muntita kaj ĉe la antaŭo kaj
ĉe la malantaŭo de la veturilo.

Memoro por
provizora konservado de datumoj, precipe ĉe kunlaboro de
diversrapidaj traktiloj.

Ilo kiu konektas aparatojn kaj kondukilojn kun malsamaj elektraj
rezistancoj aŭ kiu stokas provizore energion por poste
liveri ĝin pli rapide.
Geografia zono aŭ neŭtrala ŝtato inter du
malamikaj aŭ konfliktantaj ŝtatoj:
bufrozono
[1],
bufroŝtato
[2]