*buked/o PV

*bukedo

1.
Kunligaĵo da detranĉitaj floroj ks: dumvoje ŝi ligis bukedon el kampaj floroj Fab3 ; bukedo da diantoj [1]; [ĉe] la supro, kie kreskis bukedo de grandaj folioj kaj daktiloj [2]; ŝi […] montris al li tutan bukedon, kiu tute forvelkis [3]; [tie] kuŝis dek unu blankaj plumoj de cignoj, ŝi kolektis ilin kaj faris el ili bukedon [4]; mezen en la bukedon oni enmetadis la kandelon [5]; sur ambaŭ bordoj de la rivero sin etendis […] palmaj bukedoj [6]; bukedo de fajraĵo [7]. VD:fasko, tufo
2.
(figure) Aro da belaĵoj: bukedo da belaj virinoj, da agrablaj versoj; vera bukedo de hispanaj, francaj, italaj, israelaj kaj libanaj kantoj [8]; li liveris tutan bukedon da kialoj por suspektiĝo [9]; oni diras ke la bukedo de la vino (odoro)de Mileŝtij Miĉj rakontas pri la popolaj trajtoj de moldavianoj [10]; ĉu vi komplezos aŭditorii bukedon el miaj komponaĵoj [11]? jen eta bukedo el la mesaĝoj, kiuj eltenas tradukon Esperanten [12].
angle:
bouquet
beloruse:
букет
bretone:
boked, bokedad
ĉeĥe:
kytice, puget
ĉine:
1. 施特劳斯 [shītèláosī], 争执 [zhēngzhí]
france:
bouquet
germane:
Strauß la ~o de la vino: Bouquet.
hebree:
זר
hispane:
ramo
hungare:
1. virágcsokor 2. csokor
japane:
花束 [はなたば], 一束 [いっそく]
pole:
1. bukiet 2. bukiet, kwiat
portugale:
buquê
ruse:
букет
slovake:
kytica
ukraine:
букет

administraj notoj