*fask/o UV

*fasko

Aro da kunigitaj samspecaj longformaj objektoj: ŝi renkontis la pordiston, kiu portis faskon da ligno al unu el la loĝejoj Marta ; la nuksoj pendis en formo de pezaj faskoj [1]; dense, kiel rafanetoj en fasko [2]; granda fasko da ŝlosiloj [3]; luma fasko (de lumaj radioj); ornama plumfasko; ŝpinfasko [4]; la patro [...] aĉetis al si grandan faskon da angiloj [5]; fasko da aromaj radikoj [6]; ŝi [...] ligis en unu faskon la urtikojn, kiujn ŝi kolektis [7]; li havis en la mano faskon de torĉoj, el kiuj unu brulis [8]; fasko da vakskandelaj stumpetoj [9]; fasko da alumetoj [10]; en atako de ia granda doloro, ŝi verŝajne enigis la manojn en siajn densajn nigrajn harojn, ĉar du iliaj faskoj, karbonigraj kaj krispaj, pendis nun sur ŝia frunto Marta ; prenu faskon da hisopo, kaj trempu ĝin en la sango [11]; kiel fasko de mirho, restanta inter miaj mamoj, estas al mi mia amato [12].
a)
Ligaĵo da vergetoj ĉirkaŭ hakilo, kiu estis emblemo de la publika povo en antikva Romio: kelkajn portilojn antaŭkuris liktoroj, portantaj hakilojn meze de vergofaskoj [13]; antaŭ ili marŝis la liktoroj kun siaj oficialaj faskoj [14]. VD:faŝismo
b)
(figure) Kuniĝo kaj unuiĝo: kunigi en faskon ĉiujn disigitajn fortojn.
VD:tufo
angle:
bundle, sheaf
beloruse:
пук, пучок, вязанка, зьвязак, ахапак, бярэмя, абярэмак
ĉeĥe:
blok, otep, otýpka, skupina, soubor, svazek
ĉine:
[zhá], 捆扎 [kǔnzā], 朵 [duǒ]
france:
faisceau, fagot, botte (de paille, etc.), trousseau (de clefs)
germane:
Bündel, Büschel, Faszikel, Garbe 1.a Liktorenbündel, Fasces 1.b Bündel, Bund
hispane:
haz, manojo
hungare:
köteg, nyaláb, csomó (nyaláb) 1.a fasces, vesszőnyaláb
japane:
[そく], ビーム
nederlande:
bos (bussel), bussel, bundel 1.b verbond
pole:
pęk, pęczek, wiązka, plik
portugale:
feixe, molho, lio, penca, atado, atilho
ruse:
пук, пучок, связка, вязанка, охапка
slovake:
blok, skupina, súbor, zväzok
ukraine:
пук, пучок, в’язка, в’язанка, оберемо

harfasko

Aro de haroj kune elpendantaj: bela fraŭlineto kun oraj harfasketoj ĉirkaŭ la blanka frunto Marta . VD:buklo, lanero
angle:
ponytail
beloruse:
пучок (валасоў), хвост (прычоска), дрэд
ĉeĥe:
kštice, pramen vlasů
ĉine:
[guàn], 氂 [máo]
france:
mêche (de cheveux)
germane:
Haarbüschel, Haarsträhne, Strähne (Haar)
hispane:
coleta
pole:
pasemko włosów, strąk włosów, dred
slovake:
prameň vlasov

fadenfasko

PIV1
TEKS Longa fadeno plurfoje refaldita: la kordo de la pafarko estas fadenfasko el lino [15]. VD:bobeno, volvaĵo
angle:
hank, skein
beloruse:
маток (нітак), талька
ĉeĥe:
svazek vláken
ĉine:
[liǔ]
france:
écheveau
germane:
Strang (Faden), Strähne (Faden), Schneller (Faden)
hungare:
motring
japane:
かせ
slovake:
zväzok vláken
ukraine:
моток, міток, повісм

administraj notoj