liktor/o PVEF
liktoro
Gardisto de altrangulo en antikva Romio, portanta vergofaskon kaj
hakilon (kp fasko1.a) kiel signojn de punpovo:
kiam tagiĝis, la urbestroj sendis la liktorojn, por diri:
forliberigu tiujn homojn
[1];
kelkajn portilojn antaŭkuris liktoroj, portantaj hakilojn meze de vergofaskoj,
aliajn – amasoj da sklavoj
[2];
antaŭ ili marŝis la liktoroj kun siaj oficialaj faskoj, dum malantaŭ ĉiuj sekvis
malgranda trupo da gardistoj
[3];
la liktoroj alportas al Bruto la korpojn de liaj filoj
[4].
korpogardisto,
pretoriano
1.
La Nova Testamento, La agoj 16:35
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI
3. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Dua
4. Vikipedio, artikolo „Jacques-Louis David“, 2008-04-22
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI
3. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Dua
4. Vikipedio, artikolo „Jacques-Louis David“, 2008-04-22
- beloruse:
- ліктар
- ĉeĥe:
- liktor
- france:
- licteur
- germane:
- Liktor
- latinece:
- lictor
- nederlande:
- lictor
- pole:
- liktor
- slovake:
- liktor
- ukraine:
- ліктор