tradukoj: be de en es fr hu pl ru sk

Oficisto en administrejo
(ŝtata), rigardata kiel parto de sistemo por regado kaj
administrado.


La tuto de la burokratoj 1
kaj administrantoj, rigardata kiel influa en socia vivo:
la polaj patriotoj ... plendis, ke la imperia
burokrataro
igas senvalora la plej belajn proklamojn de la imperiestro
[1].


Sistemo de (kvazaŭa) regado fare de la
burokrataro;
administra sistemo, en kiu la
burokratoj 1
havas tro da povo aŭ influo.