tradukoj: be br cs de el en es fa fr hu it la nl pl pt ru sk sv

*cikori/o

*cikorio  

1.  
BOT Genro3 el familio asteracoj (Cichorium). La blanka cikorio (Cichorium intybus var. foliosum) estas uzata kiel legomo. La ordinara cikorio (Cichorium intybus var. sativum) estas kulturata pro la radiko, pulvorigite uzata kiel kafsurogato. SUB:endivio

ordinara cikorio (Cichorium intybus) apud kampo en Norda Baden-Wirtembergo (Germanujo)
CC BY-SA 3.0  [1]
2.  
KUI Produkto de la vegetaĵo, t.e. la salata legomo aŭ la radika pulvoro: ŝi alportis kun si kafon kaj cikorion, por la malriĉa taglaboristino, kiu longe ne havis tiajn frandaĵojn, tia donaco estis bonfaro, kaj Anneto petis, ke oni pretigu por ŝi ankaŭ unu tason [2]; ĉiu flandra virino havas propran sekretan recepton […] mi ankoraŭ nenion rakontis pri cikorio aŭ angiloj, nu, eble iam [3]. VD:skorzonero, salato1

tradukoj

anglaj

~o: chicory (GB), Belgian endives (US). ordinara cikorio: chicory, succory.

belorusaj

~o: цыкорыя.

bretonaj

~o: sikorea.

ĉeĥaj

~o: cikorie, čekanka.

francaj

~o: endives (F), chicorée witloof (F), chicons (B). ordinara cikorio: chicorée.

germanaj

~o 2.: Muckefuck, Chicorée, Radicchio, Endivie; ~o: Chicorée, Wegwarte. ordinara cikorio: Gemeine Wegwarte, Zichorie.

grekaj

~o: ραδίκι.

hispanaj

~o: endibia belga.

hungaraj

~o: cikória, katáng. ordinara cikorio: mezei katáng, katángkóró.

italaj

~o: insalata belga.

latina/sciencaj

~o 1.: Cichorium. ordinara cikorio: Cichorium intybus var. sativum.

nederlandaj

~o: witloof (VL), witlof (NL), Brussels lof (NL). ordinara cikorio: cichorei.

persaj

~o: کاسنی.

polaj

~o: cykoria. ordinara cikorio: cykoria podróżnik.

portugalaj

~o: chicória.

rusaj

~o: цикорий.

slovakaj

~o: cigória, čakanka.

svedaj

~o: cikoria.

fontoj

1. 4028mdk09, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Pflanze_mit_blauen_Blüten.JPG
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
3. Monato, Petro Desmet': Jubile, jubilade, gargantuece palatkareseme

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | cikori.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.27 2018/11/16 19:10:16