1civil/a PV

civila

1.
Rilata al ordinara statuso de civitano, neoficiala, privata.
a)
Nemilitista: civilaj vestoj [1]; ĉiuj pastroj, generaloj kaj civilaj altranguloj jam kolektiĝis en la granda salono [2]; devigita forlasi la revojn pri milita kariero por sia filo, la patro decidis destini lin por la civila servado [3]; civila milito (prefere: (inter)civitana milito) Metrop ; civile vestita sinjoro sin turnis tre ĝentile kaj amike al Vilfrido [4].
b)
Neeklezia: mi ne komprenas ke viro tiel inteligenta kiel vi donas la plej etan gravecon al tiu vana formulo, kiun oni nomas la civila edzigo [5]; juĝisto rilate al civilaj kaj religiaj aferoj ordonis, ke mi ricevu cent bastonfrapojn [6]. SUB:laika, profana
c)
Ne politika.
2.
JUR Koncernante la interpersonajn rilatojn; ne publika, ne kriminala: civilaj rajtoj; civila juro (nekriminala); homoj […] ŝanĝinte sian civilan etaton, rekomencis ekzistadon sub alia nomo [7]; via edziniĝo kun mi, reguligante la civilan staton de tiu infano, redonante al li la familion, kiun li perdis, faros lian feliĉon kaj samtempe la vian [8]; oni eligis el la libroj de la civila registro tiun fatalan akton [9]; sin deklari civila partio.
angle:
civil 1.b secular
beloruse:
1.a цывільны 1.b цывільны, грамадзянскі 2. прыватны, грамадзянскі
ĉeĥe:
civilní, občanský
ĉine:
2. 私家 [sījiā]
france:
civil (adj.) ~a partio: partie civile.
germane:
1.a zivil, nichtmilitärisch ~aj vestoj: Zivil (Kleidung). 1.b laienhaft, nichtkirchlich 2. privat, Privat-, Zivil- ~a partio: Zivilpartei.
hebree:
אֶזרָחִי
hispane:
civil
hungare:
civil, polgári
itale:
civile (agg.) ~a partio: parte civile.
japane:
市民の [しみんの], 文民の [ぶんみんの], 民事の [みんじの]
nederlande:
~aj vestoj: burgerkleding. 2. burgerlijk, civiel, burger- ~a juro: burgerlijk recht. ~a partio: burgerlijke partij.
perse:
1.a غیرنظامی 1.b غیرمذهبی 2. مدنی
pole:
1.a cywilny 1.b świecki 2. cywilny, osobisty
portugale:
civil
ruse:
1.a штатский, гражданский, цивильный 1.b гражданский 2. гражданский
slovake:
civilný, občiansky
svede:
1.a civil
ukraine:
цивільний

civilulo

Homo kiu estas nek militisto nek kleriko: la sentoj de la batalantaj nacioj fariĝis pli amaraj, kaj tiu amareco estis same, eĉ pli, evidenta inter civiluloj ol inter la soldatoj [10]; la civilulo estis sur la strato haltigita de nekonitaj junuloj [11]. VD:burĝo1, civitano, laiko
10. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Noto De L’ Aŭtoro
angle:
civilian
beloruse:
цывільны (наз.)
ĉeĥe:
civilista, civilní osoba, nevoják
ĉine:
文职 [wénzhí], 文职人员 [wénzhírényuán], 文职工作 [wénzhígōngzuò]
france:
civil (subst.)
germane:
Zivilist, Zivilperson
hebree:
אזרח
hispane:
civil
hungare:
civil
itale:
civile (sost.)
japane:
一般市民 [いっぱんしみん], 民間人 [みんかんじん]
nederlande:
burger
pole:
cywil
portugale:
civil
ruse:
штатский (сущ.)
slovake:
civil civil, nevojak civil, nevojak
ukraine:
цивільний (ім.)

administraj notoj