tradukoj: be ca de en fr he hu it la pl pt ru

*ĉam/o

*ĉamo  

ZOO
Montara remaĉbesto, genro el la familio bovedoj (Rupicapra), kies haŭto servas por fari delikatan ledon: [en] la nacia parko Vanoise […] troviĝas raraj sovaĝaj kaproj, ĉamoj, marmotoj, ermenoj, reĝaj agloj [1]; la slovakoj lastatempe povis observi – per kameraoj – la vivon de marmotoj, ĉamoj, agloj, falkoj ktp [2]; la ĉamo montara tatra estas subspecio de la ĉamo montara, kiu vivas en Eŭropo nur en partoj de Slovakio kaj Pollando [3]. VD:ŝamo

Alpa ĉamo (Rupicapra rupricapa), sovaĝparko Altenfelden, Aŭstrujo
CC BY-SA 4.0  [4]

tradukoj

anglaj

~o : chamois.

belorusaj

~o : сарна.

francaj

~o : chamois.

germanaj

~o : Gams, Gämse.

hebreaj

~o : יעל.

hungaraj

~o : zerge.

italaj

~o : camoscio.

katalunaj

~o : isard, camussa.

latina/sciencaj

~o : Rupicapra.

polaj

~o : kozica górska.

portugalaj

~o : camurça.

rusaj

~o : серна.

fontoj

1. Monato, Saliko: Vizito al la nacia parko Vanoise
2. Monato, Julius Hauser: Cikonioj interrete
3. Monato, Julius Hauser: Ĉa(r)moj en la parko
4. Isiwal, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Altenfelden_Chamois_Rupicapra_rupicapra-2076.jpg

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | cxam.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.18 2019/03/15 19:10:18