tradukoj: de en fr

Darvin/o

Darvino

PERS
Nacilingve: Darwin (Charles Robert), 1809 - 1882; brita natursciencisto kaj fama kontribuanto al la teorio de evoluo biologia: ĉu Jesuo, Koperniko, Darvino kaj aliaj pioniroj ne renkontis similajn protestojn kaj dubojn [1]? la darvina teorio pri evoluo [2].

darvinismo

SCIBIO
Teorio, doktrino laŭ Darvino, klarigante la estiĝon de la biologiaj specioj per natura selektado pro konkurenco pri vivrimedoj kaj reproduktiĝo: dum 150 jaroj kontraŭ la teorio de evolucio kaj precipe kontraŭ darvinismo kontraŭstaras ne nur kreistoj, sed same multaj ŝtataj kaj sociaj agantoj [3]; en iuj usonaj lernejoj darvinismo estas malpermesita [4].

tradukoj

anglaj

~o : Darwin (Charles Robert); d~ismo : Darwinism.

francaj

d~ismo : Darwinisme.

germanaj

~o: Darwin ; d~ismo : Darwinismus.

fontoj

1. , Håkan Lundberg: La libro de la vivo, 2005
2. , Albisturo Kvinke: La Pendantaj Ĝardenoj estis sonĝo, 2009
3. , Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio, 2009
4. , Stefan Maul: Malpermesoj, 2007


ℛevo | datumprotekto | darvin.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: