debit/o VdE

debito

(evitinde) Bonvendado: la poeziaj kolektoj de Heaney ĝuas rekordan kaj senprecedencan debiton [1]; mi devas konstante modernigi laŭ la lastdataj komercaj postuloj, stimuli, hm, la debiton kaj teni altaj la akciojn de nia firmao [2]; „Monumente pri Esperanto“, kies debito en la unuaj naŭ monatoj post la apero estis 644 ekz[empleroj] [3]; plej bonan debiton havas la Esperanta-rusa vortaro de Korĵenkov [4]. VD:postulado, vendokvanto
Rim.: La vorto estas nek oficiala nek internacia kaj la franca „debít“ havas multajn diversajn signifojn: traflukvanto, eligo, trinkvendejo... kaj cetere oni facile konfuzas ĝin kun „debeto“. Do, resume mi malrekomendas uzi ĝin. [Wolfram Diestel]
1. Monato, Garvan Makaj: Morto de elstara irlanda poeto kaj homaramanto, 2013
2. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 28. Tute Libera Kiel Birdo Aera.
3. La Ondo de Esperanto, 2000, No 8-9
4. La Ondo de Esperanto, 2001, №11
angle:
product turnover, sales turnover, high sales, high demand
beloruse:
збыт (тавара)
ĉeĥe:
poptávka, snadný odbyt
france:
débit (vente de marchandises)
germane:
Absatz (Verkauf), Warenumsatz
hebree:
היצע
hungare:
kereslet, kelet (kereslet), kelendőség
japane:
売行き [うれゆき]
nederlande:
afzet, afname, debiet
pole:
zbyt
portugale:
venda, saída fácil, boa aceitação(de mercadoria)
ruse:
сбыт
slovake:
odbyt (obch.)
ukraine:
збут, оборот, дебіт, доставка, подача

administraj notoj