tradukoj: be bg ca cs de el en fr hu nl pt ru sk tr

Cedi ion, kiel proprumaĵon kontraŭ difinita prezo:
vendi libron por 50 markoj;
ili vendis lin por 20 monerojZ;
Jozefo estis vendita kiel sklavoZ;
elmeti ion por vendado;
vende proponi ionZ;
se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas
[1];
en la nunaj tempoj ĉio estas vendebla, eĉ la konsciencoj.
aĉeti
komerci

Dono de unu- aŭ pluropaj komercaĵoj kontraŭ mono:
pro la alta prezo [...] oni ne antaŭvidas grandajn
vendojn
[2].

Ejo, destinita por publika vendado kaj aĉetado de varoj:
sur [la strateto], kiu antaŭe estis vendejo por
verdaĵoj, troviĝas [...] porko el kupro
[3];
la fiŝo estis kaptita, alportita sur la vendejon, tie oni
ĝin vendis, kaj ĝi venis en la kuirejon
[4];
la fajraj faŭkoj de la noktaj vendejoj
[5].

Komercisto,
kiu proponas komercaĵojn al aĉetontoj:
la mastrino kiu estris kaj ordonis dum la tuta vivo, nun subite
fariĝis pagata vendisto en sia propra vendejo
[6].

Granda podetala vendejo,
kiu ofertas tre diversajn viv-utilajn komercaĵojn,
aranĝitajn laŭ fakoj kaj etaĝoj:
Anjon oni arestis je la momento kiam ŝi provis enmanigi
al kasistino de la ĉiovendejo ĉe Arbat dekdolaran
bileton
[7].
superbazaro,
magazenego

superbazaro
la loĝantaro de la urba distrikto, kie devis elkreski la
supervendejo, ĝin ne deziras
[10].


detalisto