debut/i PV

debuti

(ntr)
1.
TEA Sin prezenti unuafoje antaŭ la publiko: Kalocsay debutis traduke en la poezia kampo per la libro Kantanta Kamparo [1]; Hungara Esperantisto debutis en 1909 [2]; la esperanta romano debutis en 1907 per la sensacia, felietoneca romano de Henri Vallenne, Kastelo de Prelongo [3]; Raymond Schwartz debutis kiel romanisto per mallonga, sed bone verkita romano Anni kaj Montmartre en 1930 [4]; la muzikgrupo Amindaj […] estis fondita en 2009, ĝi debutis dum koncertoj en la tiujaraj UK kaj IJK [5].
2.
Unuafoje elpaŝi, agi; komenci: Szabolcs Szilva debutas kiel la nova redaktoro de la movada rubriko TEJO-Tutmonde [6]; multaj anglaj verkistoj kredas, ke Napoleono debutis kiel senprincipa oportunisto [7]; li debutis kiel arkitekto en 1932 ĉe inĝeniero Lúcio Costa [8].
angle:
debut
beloruse:
дэбютаваць, зьяўляцца ўпершыню
ĉeĥe:
debutovat, poprvé veřejně vystupovat
france:
débuter (faire ses débuts), faire ses débuts
germane:
1. debütieren, zum ersten Mal auftreten 2. debütieren, zum ersten Mal in Erscheinung treten
hebree:
להופיע בהופעת בכורה
hispane:
debutar
hungare:
debütál, bemutatkozik (debütál)
japane:
デビューする [でびゅーする], 初登場する [はつとうじょうする], 世に出る [よにでる], 第一歩を踏み出す [だいひとほをふみだす]
pole:
debiutować 2. debiutować
portugale:
debutar, estrear, fazer a estréia
rumane:
debuta 2. debuta
ruse:
дебютировать
slovake:
debutovať, prvý raz vystúpiť pred obecenstvom
svede:
debutera
ukraine:
дебютувати

debuto

Unua propra verko (de iu ĝenro), prezentata al publiko: nia unua debuto, la unua lernolibro de nia lingvo, eliris en lingvo rusa [9]; la libro estas lia debuto kiel aŭtoro [10]; Nitobe-simpozio havos, post sukcesa praga debuto, sian promese indan reprizon kun partopreno de pluraj nemovadaj gastoj [11]. VD:premiero
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
10. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Libro pri Bervalo eldonita
11. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
beloruse:
дэбют, першы выступ
ĉine:
初次登场 [chūcìdēngcháng], 首次登台 [shǒucìdēngtái], 首次飛行 [shǒucìfēixíng], 首次出现 [shǒucìchūxiàn], 初遇 [chūyù]
france:
début
germane:
Debüt
japane:
デビュー [でびゅー], 初登場 [はつとうじょう], 門出 [かどで], 第一歩 [だいいっぽ]
pole:
debiut

administraj notoj