tradukoj: be bg cs de en es fr hu id la nl pl pt ru sk

*delfen/o

*delfeno

1.  
(komune) Iu el cetacoj havanta dentojn, dorsan naĝilon kaj nur unu blovtruon (Odontoceti): same kiel balenoj kaj delfenoj ili estas mamuloj [1].
2.  
ZOO Cetaco kun beksimila buŝo; genro el familio delfenedoj (Delphinus).

Delfeno [2] (Del)  

AST Nord-hemisfera stelfiguro (Delphinus).

riverdelfeno  

ZOO Iu el familio de delfenoj (Iniidae), ĝis 3 m longa, kun malalta dorsnaĝilo, tre fleksebla kapo kaj pinĉiletoforma buŝo kun ĝis 200 dentoj, vivanta en tropikaj riveroj: min timigis la grandaj river-delfenoj, kiuj kelkfoje ekaperis tre proksime al nia ne tre longa boato [3].

tradukoj

anglaj

~o: dolphin; D~o : Delphinus.

belorusaj

~o: дэльфін.

bulgaraj

~o: делфин.

ĉeĥaj

~o: delfín obecný, plískavice obecná; D~o : delfín obecný, plískavice obecná.

francaj

~o: dauphin; D~o : Dauphin.

germanaj

~o 1.: Zahnwal; ~o: Delphin; D~o : Delfin; river~o : Flussdelfin.

hispanaj

~o: delfín; D~o : Delfín.

hungaraj

~o: delfin.

indoneziaj

~o: lumba-lumba; river~o : lumba-lumba sungai.

latina/sciencaj

~o 1.: Odontoceti; ~o 2.: Delphinus; D~o : Delphinus; river~o : Iniidae.

nederlandaj

~o: dolfijn.

polaj

~o: delfin; D~o : Delfin.

portugalaj

~o: golfinho, delfim, boto.

rusaj

~o: дельфин.

slovakaj

~o: delfín; D~o : delfín.

fontoj

1. W. M. A. De Smet: Gigantoj sur strandoj, Monato, jaro 1998a, numero 11a, p. 22a
2. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
3. W. Schad: Orinoko-delto: Indianoj, marĉoj, arbarego, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 20a

D~o : Mankas dua fontindiko.
river~o: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | delfen.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.30 2017/04/18 13:10:24