9detektiv/o Z PV

9detektivo

1.
Polica esploristo, kies tasko estas eltrovi la faktojn pri krimoj: Kant kovis senliman admiron por la prototipo de siaj anglaj kolegoj de Scotland Yard, tiuj policaj detektivoj [...] sen ioma ekscitiĝo, kun la manoj gracimaniere en la poŝoj de la pluvmantelo [1].
2.
Privata esploristo, kiu provas eltrovi la faktojn pri krimoj aŭ aliaj aferoj, ekz. komisie de privatulo: Baniko forte dubas pri la fideleco de sia edzino [kaj] ĉar li devas forvojaĝi, li komisias al detektivo kontroladon de s-ino Baniko [2]; la verkinto estas iu amatora detektivo, kiu intervjuis aron da homoj, ne bone scipovante la francan [3].
3.
(evitinde) PV PIV1 Ano de sekreta polico, eĉ privata; kaŝpolicano: sekretaj detektivoj observadas ilin, por raporti al la reĝo ĉiun signeton de intrigoj ĉe la kortegoj de Hindaj princoj kontraŭ la Babela regno [4].
Rim.: La difino, kiun oni retrovas senŝanĝe en PIV1, ne tro helpas kompreni la intencon. La samo direblas pri la sinonimo „kaŝpolicano“, malofte uzata kaj kun malsamaj signifoj: policano en civilaj vestoj, detektivo 2, ano de sekreta polico...
1. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 7
2. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo
3. Wim M. A. De Smet: Kiu murdis Dian Fossey?, Monato, jaro 1995a, numero 12a, p. 23a
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 23
angle:
1. detective, investigator 2. detective, investigator, private eye
beloruse:
дэтэктыў (прафэсія)
bulgare:
детектив
ĉine:
1. 女調查者 [nǚdiàocházhě], 女調查人員 [nǚdiàochárényuán], 女研究人员 [nǚyánjiūrényuán], 侦察员 [zhēncháyuán], 探员 [tànyuán], 調查人員 [diàochárényuán], 調查者 [diàocházhě], 侦探员 [zhēntànyuán], 侦探 [zhēntàn] 2. 私家侦探 [sījiāzhēntàn], 私人侦探 [sīrénzhēntàn]
france:
1. inspecteur de police, enquêteur 2. détective, privé (subst.)
germane:
1. Ermittler, Detektiv [Polizei in der Schweiz] 2. Detektiv [bes. DE], Privatdetektiv, Privatermittler, Privatschnüffler [pej.] 3. Angehöriger der Geheimpolizei, Geheimpolizist
hebree:
בַּלָשׁ
hispane:
detective
hungare:
magánnyomozó, detektív 1. nyomozó, detektív 3. titkosrendőr, detektív
japane:
探偵 [たんてい], 刑事 [けいじ]
katalune:
1. agent 2. detectiu 3. policia secret
nederlande:
1. detective 2. privédetective 3. stille politieagent, politieagent in burger, geheime politieagent
pole:
1. detektyw, śledczy 2. prywatny detektyw 3. detektyw, tajniak
portugale:
detetive, investigador (policial)
ruse:
сыщик, детектив
slovake:
detektív
ukraine:
нишпорка, детектив, рідко сищи

detektivi

(x)
Agi kiel aŭ simile al detektivo, enketadi, esploradi, spuri: mi hontas, ke tiel malmulte mi konas lian vivovojon; sed mi ne emas detektivi ĝin [5].
5. B. Vaha: Adolesko, 1987
beloruse:
расьсьледаваць (як дэтэктыў)
ĉeĥe:
pracovat jako detektiv
katalune:
investigar
slovake:
pracovať ako detektív

administraj notoj