tradukoj: be cs de en es fr hu pl pt ru sk

disjunkci/o PIV2

disjunkcio  

MATMatVort
Logika operacio, kiu al du propozicioj asocias la propozicion, kiu estas vera, se kaj nur se almenaŭ unu el ili estas vera; rezulto de tiu operacio: la disjunkcion de P kaj Q oni foje signas per P∨Q (legu: po aŭ kuo).

vertabelo de disjunkcio

Rim.: Pli tradicia, esperanteca kaj radikŝpara termino estas aŭo. Krome, en la klasika logiko la termino disjunkcio tradicie indikis la disigan konjukcion (kio cetere senteblas en la termino mem: dis-junkcio, dis-igo, aŭ‐aŭ). [Sergio Pokrovskij]

ekskluziva disjunkcio  

MAT[1]
Logika operacio, kiu al du propozicioj asocias la propozicion, kiu estas vera, se kaj nur se precize unu el ili estas vera; rezulto de tiu operacio: la ekskluzivan disjunkcion de P kaj Q oni foje signas per P⊻Q (legu: po aŭ alie kuo); la ekskluziva disjunkcio estas negacio de ekvivalento.

vertabelo de ekskluziva disjunkcio

Rim.: Pli esperanteca kaj radikŝpara termino estas disaŭo. Krome, ĉar en la klasika logiko la termino disjunkcio tradicie indikis la disigan disjunkcion, tiun sencon oni tradicie neprigis per la epiteto „strikta“; la epiteto „ekskluziva“ estas iom konfuza, ĉar pli trafe ĝi priskribus komplementon, resp. negon ‐ do la kombino rezultus en malaŭo: ~(x∨y). [Sergio Pokrovskij]

tradukoj

anglaj

~o : disjunction; ekskluziva ~o : exclusive disjunction.

belorusaj

~o : дызьюнкцыя.

ĉeĥaj

~o: rozluka, rozpojení.

francaj

~o : disjonction, somme logique; ekskluziva ~o : disjonction exclusive.

germanaj

~o : Disjunktion, logische Summe; ekskluziva ~o : ausschließende Disjunktion, Antivalenz.

hispanaj

~o : disyunción, disjunción.

hungaraj

~o : diszjunkció, logikai vagy; ekskluziva ~o : kizáró vagy, ekvivalencia negációja.

polaj

~o : alternatywa, dysjunkcja, suma logiczna; ekskluziva ~o : alternatywa wykluczająca, alternatywa wyłączająca.

portugalaj

~o : disjunção.

rusaj

~o : (слабая)дизъюнкция, операция ИЛИ, логическая сумма; ekskluziva ~o : разделительное ИЛИ, строгая дизъюнкция.

slovakaj

~o: rozluka, rozpojenie.

fontoj

1. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, „ekskluziva AŬ“

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ekskluziva ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | disjun.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.15 2017/02/21 15:10:15