efelid/o PIV2

efelido

MED Ĉiu el la rufaj aŭ brunaj haŭtmakuletoj, kiuj aperas dum infanaĝo sub la influo de sunlumo, plej ofte sur la vizaĝo, la brakoj aŭ aliaj suneksponitaj regionoj, prefere ĉe helhaŭtuloj, precipe rufuloj: efelido aperas histologie kiel tropigmentiĝo de la baza tavolo de epidermo, rezultanta el superŝarĝo da melanino ĉe la melanoĉeloj, kiuj restas samnombraj; efelidoj: iuj trovas ilin ĉarmaj, aliaj ĝenaj [1]. SIN:lentugo1SUP:nevuso
Rim.: En la komuna uzo tiaj makuloj ofte estas nomataj lentugoj. Sed dermatologie kaj histologie, lentugo2 estas ja malsama haŭta lezo ol efelido. [Alain Gérard, franca kuracisto]

efelidoj en la vizaĝo
CC BY-SA 2.5  [2]
angle:
ephelis, freckle
beloruse:
рабацінка, вяснушкі
bulgare:
луничка
ĉine:
雀斑 [quèbān]
france:
éphélide, tache de rousseur
germane:
Sommersprosse
hispane:
peca
hungare:
szeplő
itale:
efelidi
katalune:
piga
nederlande:
sproet
pole:
pieg
portugale:
sarda
ruse:
веснушка
svede:
fräkne
ukraine:
ластовинка

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.