1ekspres/o

ekspreso

1.
POSX Speciala kuriero: jam mi estis vokinta la kurieron, por forsendi la leteron per ekspreso [1].
2.
FER Rapidira trajno, kiu haltas nur ĉe ĉefaj stacioj: [ili] veturis per la frumatena ekspreso, kredante, ke la aliaj iros Berlinon kelkajn horojn poste TAA ; dum neniu antaŭa jaro kirloŝtormoj estis tiel fortaj, ĝis 280 km/h rapidegaj, nur iom malpli ol japanaj eksprestrajnoj [2].
1. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 5a, sceno 8a
2. Monato, Stefan Maul: Du mil kvin, 2005
angle:
1. express courier, express messenger, special delivery 2. express train
beloruse:
1. адмысловы кур'ер 2. экспрэс (цягнік)
ĉeĥe:
expres (rychlík| rychlý posel| spěšná zásilka)
ĉine:
1. 送快信的人 [sòngkuàixìnderén], 传递急信的信差 [chuándìjíxìndexìnchāi], 報信者 [bàoxìnzhě] 2. 直通列车 [zhídálièchē], 特快列車 [tèkuàilièchē]
france:
1. porteur spécial 2. express (subst.)
germane:
1. Eilbote, Eilkurier, Expresskurier 2. Eilzug, D-Zug, Schnellzug, Fernschnellzug
hebree:
אֶקְסְפּרֶס
hungare:
1. gyorsfutár 2. expressz (vonat)
japane:
急行列車 [きゅうこうれっしゃ], 速達 [そくたつ], 急使 [きゅうし]
katalune:
exprés (subst.)
pole:
1. ekspres, priorytet 2. ekspres
portugale:
1. expresso 2. expresso
ruse:
1. нарочный (сущ.) 2. экспресс
slovake:
expres (vlak), poštová zásielka, rýchly posol
ukraine:
експрес, швидкий поїзд

ekspresa

Tre rapida, prioritate traktata: tie staris la ekspresa trajno al Parizo [3]; [li] mendis ekspreskafon, tuj pagitan ChR ; oni simple kunĵetis la dosierojn de iuj hazarde alliveritaj disketoj kaj kvazaŭ ekspres-presis la tutan mikspoton [4]; [al li] mi permesis ekspresan lecionon pri forgesiĝo [5]. VD:urĝa
3. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, unua libro, ĉapitro 9a
4. Pejno Simono: Porke la kesto sciu pri digipetroj kaj sizopoj!, Monato, 2000/09, p. 23
5. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
angle:
express
beloruse:
хуткі, кур'ерскі
ĉeĥe:
expresní, spěšný
ĉine:
很快 [hěnkuài]
france:
express (adj.)
germane:
Schnell-, Eil-, D-
hungare:
expressz-, gyors-
japane:
急行の [きゅうこうの], 速達の [そくたつの]
katalune:
exprés (adj.)
pole:
ekspresowy
portugale:
expresso
ruse:
скорый, курьерский
slovake:
expresný
ukraine:
терміновий, швидкий

administraj notoj