empori/o PIV1

emporio

1.  
HIS En la antikva mondo, loko kie situis vartenejoj de pogranda komerco, precipe ĉe haveno mara aŭ rivera: La loko de Tanais estis okupita longe antaŭ ol la grekaj milezianoj fondis emporion (vendoplacon, komercan stacion) tie [1]. VD:faktorio
2.
HIS Komerca urbo mezepoka: De militista posteno, la loko transformiĝis al unu el la plej grandaj emporioj de tiu epoko, pro sia favora geografia situo, deirpunkto de vojoj kiuj trans la Alpoj disbranĉiĝis direkte al danuba baseno ... kaj krome ĝi estis grava riverhaveno, al kiu venadis la tuta merkata trafiko de la Adriatika maro [2].
angle:
emporium
latinece:
1. emporium
malnovgreke:
1. εμπόριον
ruse:
1. эмпорий 2. эмпория

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.