faktori/o PV

faktorio

EKON Kontoro de komerca kompanio en malproksimaj fremdaj landoj aŭ en kolonio: multaj ĉukĉoj […] ofte venis […] por ion aĉeti aŭ vendi en la faktorio (bazmagazeno) [1]; en 1641 la nederlanda faktorio translokiĝis de Hirado al Nagasako [2]; Centr-Afriko estas lando de ĉiaj eksterleĝaj komercoj [tiel] okazas koncerne la merkatojn de ligno kaj heveo, koncesiitaj al aventuremaj individuoj, plejofte francaj, en logiko de „faktorio“ [3]. VD:agentejo, ĉiovendejo, provizejo
1. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Ligi-oravilli
2. Monato, Hori Yasuo: Nagasako
3. Miksaĵo de politikaj ribelaj partioj, Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013
beloruse:
факторыя
ĉeĥe:
agentura, faktorie, obchod.zastupitelství
france:
comptoir (à l'étranger), factorerie
germane:
Faktorei, ausländische Handelsniederlassung
hungare:
kirendeltség, kereskedelmi telep
japane:
商社在外支店 [しょうしゃざいがいしてん], 在外商館 [ざいがいしょうかん]
katalune:
factoria
nederlande:
factorij
pole:
faktoria
portugale:
feitoria
ruse:
фактория
slovake:
faktoria, zámorské obch. zastupiteľstvo
ukraine:
факторія

administraj notoj