epicikloid/o

epicikloido

MAT[1]
Ebena kurbo, naskita de punkto apartenanta al cirklo, kiu ruliĝas sur la ekstera periferio de alia cirklo: Hiparko […] aŭtoris teorion de ekscentriko kaj de epicikloido [2]. VD:longigita epicikloido, mallongigita epicikloidocikloido, hipocikloido

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


epicikloidoj kun diversaj valoroj de la rilato inter la du radiusoj
angle:
epicycloid
beloruse:
эпіцыклёіда
france:
épicycloïde
germane:
Epizykloide
hungare:
epicikloid
japane:
外サイクロイド [がいサイクロイド], 外転サイクロイド [がいてんサイクロイド]
pole:
epicykloida
portugale:
epiciclóide
ruse:
эпициклоида
ukraine:
епіциклоїда

longigita epicikloido

MATMatVort
Ebena kurbo, naskita de punkto ligita al cirklo kaj ekstera al ĝi, kiu cirklo ruliĝas sur la ekstera periferio de alia cirklo. SUP:epitroĥoido.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


longigita kaj mallongigita epicikloidoj
angle:
prolate epicycloid
france:
épicycloïde allongée
germane:
verlängerte Epizykloide
pole:
epicykloida wydłużona
ruse:
удлинённая эпициклоида

mallongigita epicikloido

MAT
Ebena kurbo, naskita de punkto ligita al cirklo kaj interna al ĝi, kiu cirklo ruliĝas sur la ekstera periferio de alia cirklo. SUP:epitroĥoido
Rim.: Ekzistas ankaŭ la formo „kurtigita epicikloido“, ekz-e en MatVort.
angle:
curtate epicycloid
france:
épicycloïde raccourcie
germane:
verkürzte Epizykloide
pole:
epicykloida skrócona
ruse:
укороченная эпициклоида

administraj notoj

longigita ~o: Mankas dua fontindiko.
longigita ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mallongigita ~o: Mankas dua fontindiko.
mallongigita ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.