tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

1evangeli/o PV

evangelio

1.  
BIBKRI Rakonto pri la vivo, agoj kaj predikoj de Jesuo en iu el la kvar unuaj libroj de la Nova Testamento aŭ el apokrifo: li legis ne el la Evangelio, sed el malnova historia libro [1]; post esperantigo de kvin pliaj OT-libroj kaj de la kvar evangelioj (aŭ „bonaj mesaĝoj“, kiel li mem preferas), Berveling neeviteble tradukas alie ol Zamenhof [2]; kion diras apokrifa evangelio ― tiu laŭ Maria Magdalena: „Prefere ni hontu! Ni vestu nin per la perfekta Homo kaj ni plenumu nian taskon, ni prediku [...] Monato .
2.  
KRI La instruoj de Jesuo: pro malforteco de la karno mi la unuan fojon predikis al vi la evangelion [3]; aŭdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo, al kiu ankaŭ kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso [4]; partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio [5]; por ke mi sciigu kuraĝe la misteron de la evangelio [6].
3.
(evitinde) La tuta Nova Testament: ili volus legi la Biblion, Evangelion kaj aliajn grandajn kaj kortrankviligantajn librojn [7].
4.
(figure) Instruo pri iu doktrino prezentata kiel nediskutebla vero.

evangelia

1.
Konforma al evangelio: evangelia moralo; evangelia tono, rigardo; menso malsevera kaj bone ilin komprenanta ne povas sen maljusteco apliki al ili aliajn vortojn krom la evangelia: Dio, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras Marta !
2.  
Protestanta: la arkitekturo estas multdira: sinagogo, evangelia preĝejeto, katolika baziliko kaj eta tombejo de raskolnikoj [8].

evangeliisto

1.  
BIB Aŭtoro de evangelio1: „sed ĉe la sunleviĝo“, ne matene kiel estas tradukite, kaj tiu indiko de la evangeliisto estas grava, „Li revenis en la templon kaj la tuta popolo venis al li“ [9].
2.  
KRIBIB Pludonanto, instruanto, predikanto de la evangelio2: enirinte en la domon de la evangeliisto Filipo, kiu estis unu el la sepo, ni restis ĉe li [10]; unujn li donis por esti apostoloj, aliajn profetoj, aliajn evangeliistoj kaj aliajn paŝtistoj kaj instruistoj [11]; la historio de la urbo estas intime ligita kun la nomo de Sankta Jakobo, kiu laŭ kristanismo estis apostolo de Kristo, frato de Sankta Johano, evangeliisto kaj filo de Zabedeo kaj Salome [12]; tele-evangeliistoj laŭdas individuan sukceson [13].

tradukoj

anglaj

~o: gospel, evangel; ~a: evangelical.

belorusaj

~o: эвангельле; ~a 1.: эвангельскі; ~a 2.: эвангелічны.

ĉeĥaj

~o: evangelium, zvěstování.

francaj

~o: évangile; ~a: évangélique; ~isto: évangéliste (subst.).

germanaj

~o 1.: Verkündigung (Christi); ~o 2.: Heilsbotschaft Christi; ~o 3.: Neues Testament; ~o: Evangelium; ~a: evangelisch.

hispanaj

~o: evangelio; ~a: evangélico, protestante; ~isto 1.: evangelista.

hungaraj

~o: evangélium; ~a 1.: evangéliumi; ~a 2.: evangélikus.

katalunaj

~o: evangeli; ~a: evangèlic; ~isto: evangelista.

nederlandaj

~o: evangelie; ~a 1.: evangelisch; ~a 2.: protestants.

polaj

~o: Ewangelia; ~a 1.: ewangeliczny; ~a 2.: ewangelicki.

portugalaj

~o: evangelho; ~a: evangélico.

rusaj

~o: евангелие; ~a 1.: евангельский; ~a 2.: евангелический.

slovakaj

~o: evanjelium, zvestovanie.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
2. Monato, Plia libro biblia
3. La Nova Testamento, Galatoj 4:13
4. La Nova Testamento, Efesanoj 1:13
5. La Nova Testamento, Efesanoj 3:6
6. La Nova Testamento, Efesanoj 6:19
7. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
8. Monato, Pollando: Landlimoj sen limoj
9. A. Maggi: Kvina Karesma Dimanĉo, 2010-03-21
10. La Nova Testamento, La agoj 21:8
11. La Nova Testamento, Efesanoj 4:11
12. Monato, Rafaela Urueña: Hispanio: Vojoj al la sankta urbo
13. H. Tammam, P. Haenni, trad. M. Leon: Ŝika islamo kaj la egipta burĝaro, le Monde diplomatique, 2003-09


ℛevo | datumprotekto | evange.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.24 2017/04/23 13:10:20